Carlos de Sigüenza y Góngora

Carlos de SIGÜENZA y Góngora (Meksiko; 15-a de Aŭgusto[1] 1645 - 22a de Aŭgusto 1700) estis intelektulo de Nova Hispanio, multfakulo, historiisto kaj verkisto, kiu plenumis nombrajn akademiajn kaj registarajn postenojn en Nova Hispanio. Li estis ankaŭ kosmografo kaj profesoro de matematiko en la Academia Mexicana.[2] Li estris la elfosaĵojn en Teotihuacán en 1675, kiuj estis la unuaj arkeologiaj elfosaĵoj faritaj en Meksiko en la periodo vicregna.[3][4]

Carlos de Sigüenza y Góngora
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1645 (1645-08-14)
en Meksikurbo
Morto 22-an de aŭgusto 1700 (1700-08-22) (55-jaraĝa)
en Meksikurbo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Nova Hispanio vd
Profesio
Okupo kartografohistoriistofilozofoverkisto • matematikisto • politikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis dua el naŭ gefratoj (kvar inoj kaj kvin maskloj) kaj estis parenco de la fama hispana poeto, baroka kaj kulterana, Luis de Góngora. En Majo 1660, Sigüenza ekstudis en Tepotzotlán, kun jezuitoj, kaj poste, en 1662 en la lernejo Espíritu Santo en Puebla. En 1667, li devis forlasi la ordenon, revenis al Meksikurbo kaj eniris en la meksika universitato Real y Pontificia Universidad de México.[5]​ En 1668 oni publikigis lian tekston Primavera Indiana, inspiritan en la Virgulino de Guadalupe. En 1671, farinta astronomiajn observojn, publikigis sian unuan almanakon. En 1672 li profesoriĝis pri astrologio kaj matematiko: kaj dume li estis kapelestro de la Hospitalo Amor de Dio.[6]​ De 1671 ĝis 1701 (postmorte), estis publikigitaj liaj ĉiujaraj almanakoj.[7] En 1673 li pastriĝis.

En 1681 Sigüenza verkis la libron Manifiesto filosófico contra los Cometas (Filozofia manifesto kontraŭ kometoj), en kiu li klopodis mildigi la superstiĉan timegon okazigitan per tiuj kosma fenomeno. Separante la superstiĉon el observeblaj faktoj, Sigüenza estis fakte separante astrologio disde astronomio, kiel oni konsideras iin aktuale. La jezuito Eusebio Francisco Kino akre kritikis tiun tekston el aristotel-akvina vidpunktoj, sed Sigüenza respondis publikante Libra astronómica y philosóphica (1690), kie li rigore fundamentis siajn argumentojn pri kometoj laŭ la plej aktualaj sciencaj sciaroj; li citis aŭtorojn kiel Nikolao Koperniko, Galileo Galilei, René Descartes, Johannes Kepler kaj Tycho Brahe.

Ĝis antaŭnelonge oni pensis, ke la verko Infortunios de Alonso Ramírez[8]​ — publikigita de Sigüenza en 1690 kiu priskribas la revenon al sia medio de Alonso Ramírez, hispano el San Juan de Puerto Rico — estis fikcio inventita de Sigüenza. Tamen, José F. Buscaglia Salgado[9] kaj Fabio López Lázaro[10] montris pruvojn dokumentitajn el arkivoj ke Infortunios estas biografia rakonto densa kaj kompleksa bazita sur la vivo de reala rolulo sed nebone konata. Buscaglia en 2009, post unu jarcento de polemiko pri la ĝenro kaj la aŭtoreco de la verko, finigis la debaton per nedubebla pruvaro pri la reala ekzisto de Alonso Ramírez. Inter aliaj dokumentoj, Buscaglia prezentis la atestilon de geedzeco de Alonso kun Francisca Xaviera kaj informon de la guberniestro de Manilo pri kapto de ŝipo kapitanigita de Ramírez fare de anglaj piratoj la 4an de Marto 1687.[11] Krome Buscaglia trovis la precizan lokon kie vrakis lia ŝipo.[12]

La intensa pluvo de 1691 detruis kampojn kaj minacis inundon al la urbo, kaj plago, konsekvenco de tiu malsekeco, konsumis la maizkampojn. Sigüenza menciis en siaj verkoj tiun plagon konatan kiel ĉiahuiztli, navatla vorto por malsano de maizo. Sekve la venontan jaron okazis akra malabundo de manĝaĵoj kaj popola ribelo. La homamaso rabadis vendejojn de hispanoj, kaj okazigis incendiojn en konstruaĵoj de la registaro. Sigüenza sukcesis savi de la incendio la aktojn de la municipo de la urbo. Sigüenza ĉirkaŭkalkulis dek mil partoprenantoj de la tumulto.

Li esploris norde de la Golfo de Meksiko kaj speciale ĉe Florido, kie li faris mapojn de la golfeto de Pensacola kaj de la enfluejo de la rivero Misisipo. En siaj lastaj jaroj li dediĉis multan tempon al kolektado de materialo por la historio de la antikva Meksiko.

Verkoj redakti

  • Oriental planeta evangélica, epopeya sacropanegyrica al apóstol grande de las Indias S. Francisco Xavier (1662), poemoj, unua verko.
  • Primavera indiana, poema sacrohistórico, idea de María Santíssima de Guadalupe (1662), poemoj.
  • Las Glorias de Querétaro (1668), poemoj.
  • Teatro de virtudes políticas que constituyen a un Príncipe (1680).
  • Glorias de Querétaro en la Nueva Congregación Eclesiástica de María Santíssima de Guadalupe... y el sumptuoso templo (1680).
  • Libra astronómica (1681).
  • Manifiesto philosóphico contra los cometas despojados del imperio que tenían sobre los tímidos (1681).
  • Triunfo parthénico que en glorias de María Santíssima... celebró la... Academia Mexicana (1683), poemoj.
  • Parayso Occidental, plantado y cultivado en su magnífico Real Convento de Jesüs María de México (1684).
  • Piedad heroica de Don Hernando Cortés, Marqués del Valle (1689).
  • Infortunios que Alonso Ramírez natural de la ciudad de S. Juan de Puerto Rico padeció... en poder de ingleses piratas (1690), novelo.
  • Libra astronómica y philosóphica en que... examina... lo que a [Sigüenza's] Manifiesto... contra los Cometas... opuso el R.P. Eusebio Francisco Kino (1691).
  • Relación de lo sucedido a la armada de Barlovento en la isla de Santo Domingo con la quelna del Guárico (1691).
  • Trofeo de la justicia española en el castigo de la alevosía francesa (1691).
  • Descripción del seno de Santa María de Galve, alias Panzacola, de la Mobila y del Río Misisipi (1693).
  • Mercurio volante con la noticia de la recuperación de las provincias de Nuevo México (1693).
  • Elogio fúnebre de Sor Juana Inés de la Cruz (1695).

Notoj redakti

  1. Leonard, Irving. «1». En William G. Bryant, eld. Seis obras. México. p. 3. ISBN 84-660-0126-3.
  2. de Sigüenza y Góngora, Carlos. Relaciones históricas. Prólogo de Manuel Romero de Terreros. Volumen 13 de Biblioteca del estudiante universitario. Editor UNAM, 1992. ISBN 9789683617668. p. 2.
  3. Vázquez León, Luis (2003). CIESAS, ed. El Leviatán arqueológico. Antropología de una tradición científica en México. ISBN 9707013877., p. 257
  4. Alcina Franch, José (1988). Anthropos, ed. El descubrimiento científico de América. ISBN 8476580932., p. 257.
  5. Sigüenza y Góngora, Carlos de. «Los infortunios de Alonso Ramírez». Biblioteca Antológica. Arkivita el la originalo la 28an de Februaro 2014. Konsultita la 19an de Aŭgusto 2021.
  6. «Carlos de Sigüenza y Góngora. Relectura criolla de los «Infortunios de Alonso Ramírez»». Centro Virtual Cervantes. Konsultita la 19an de Aŭgusto 2021.
  7. Peraza-Rugeley, A. Margarita, Llámenme «el mexicano»: Los almanaques y otras obras de Carlos de Sigüenza y Góngora. New York: Peter Lang Publishing, 2013. Currents in Comparative Romance Languages and Literatures Series. Vol. 215.
  8. Aĉetebla en: Infortunios de Alonso Ramírez.
  9. Vidu en: José F. Buscaglia Salgado, Sigüenza y Góngora, Carlos de (2011). José F. Buscaglia Salgado,, eld. Infortunios de Alonso Ramírez: Edición crítica de José F. Buscaglia. Madrid: Polifemo/Consejo Superior de Investigaciones Científicas. ISBN 978-84-00-09365-5.
  10. Fabio López-Lázaro, The Misfortunes of Alonso Ramírez: The True Adventures of a Spanish American with 17th Century Pirates, University of Texas Press, 2011, y "La mentira histórica de un pirata caribeño: el descubrimiento del trasfondo histórico de los Infortunios de Alonso Ramírez, "[1], Anuario de Estudios Americanos, Vol. 64, No. 2 (2007)
  11. Sigüenza y Góngora, Carlos de (2009). José Francisco Buscaglia Salgado, eld. Historias del Seno Mexicano. La Habana: Casa de las Américas. ISBN 978-959-260-274-8.
  12. Sigüenza y Góngora, Carlos de (2011). José F. Buscaglia Salgado, eld. Infortunios de Alonso Ramírez: Edición crítica de José F. Buscaglia. Madrid: Polifemo/Consejo Superior de Investigaciones Científicas. ISBN 978-84-00-09365-5.

Bibliografio redakti

  • Poesía novohispana. Antología. 2 t., de Martha Lilia Tenorio. Enkonduko de Antonio Alatorre. (México: El Colegio de México / Fundación para las Letras Mexicanas, 2010)
  • Méndez Plancarte, Alfonso. Poetas Novohispanos: Segundo Siglo (1621-1721) ISBN 9683628826.