La Rio-grupo (hispane Grupo de Río, portugale Grupo do Rio, nomata laŭ la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro) estas interkonsulta de pluraj demokratiaj ŝtatoj de Latinameriko, fondita en la jaro 1986. Nun 22 ŝtatoj kaj la Karibia Komunumo (CARICOM) membras en ĝi.

Rio-grupo
geopolitika komunumo • interregistara organizaĵo
Komenco 1986 vd
Fino 2011 vd
Antaŭe Contadora-grupo • Contadora support group vd
Poste Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj vd
Geografia situo 25° 16′ 38″ S, 57° 38′ 14″ U (mapo)-25.277111111111-57.637222222222Koordinatoj: 25° 16′ 38″ S, 57° 38′ 14″ U (mapo)
Sidejo Paragvajo
Rio-grupo (Paragvajo)
Rio-grupo (Paragvajo)
DEC
Rio-grupo
Rio-grupo
Map
Rio-grupo
Agareo

Latin American integration

vdr
ŝtatoj de la Rio-Grupo

La Rio-grupo ekestis el la Contadora-grupo (Kolombio, Meksiko, Panamo kaj Venezuelo) kaj la tiel nomata "subtena Contadora-grupo" (Argentino, Brazilo, Peruo kaj Urugvajo), kiuj penis stabiligi la pacon en Mezameriko. Krom tiuj fondaj membroŝtatoj, nun ankaŭ Belizo, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Gvatemalo, Gujano, Haitio, Honduro, Jamajko, Kostariko, Kubo, Nikaragvo, Paragvajo, Salvadoro kaj Surinamo apartenas al la grupo.

Ekde la jaro 1987 ankaŭ okazas regulaj kunvenoj kun reprezentantoj de la Rio-grupo kun la Eŭropa Unio je ministra nivelo. La interkonsultiĝoj en 1990 per la Traktato de Romo estis instituciigitaj.