La Contadora-grupo estis iniciativo de la ministroj pri eksteraj aferoj de Kolumbio, Meksiko kaj Venezuelo, por fini la armean konflikton respektive armeajn konfliktojn en Salvadoro, Nikaragvo kaj Gvatemalo en la unua duono de la 1980-aj jaroj. Tiu konflikto estis minaco por la politika stabileco de la tuta mezamerika regiono.

Contadora-grupo
contact group
Komenco 1983 vd
Poste Rio-grupo vd
Agareo

Latin American integration

vdr

La fonto de tiu iniciato estis la sveda ĉefministro Olof Palme kaj la Nobel-premiitoj Gabriel García Márquez, Alfonso García Robles kaj Alva Myrdal, kiuj telefone kontaktis la prezidantojn de Kolumbio, Meksiko, Venezuelo kaj Panamo, kaj alvokis ilin peri pacige en la armea konflikto.

Unuafoje la grupo rekontiĝis sur la panama insulo Contadora, kiu estas parto de la perla arkipelago (hispane Archipiélago de las Perlas) en la Golfo de Panamo de la Pacifika Oceano.

La kunvenoj de la Contadora-grupo konsistigis bazon por posta pripaca traktato, por kiu Óscar Arias Sánchez ricevis la Nobel-premion pri paco.