Fernando Díaz Pavia (24-a de Majo 1896 - 24-a de Oktobro 1979),[1]​ konata kiel Fernando SOLER (dua familinomo de lia patrino, Irene Pavía Soler), estis meksika aktoro de kino, radio kaj televido; scenaristo, produktoro de teatro kaj kin-reĝisoro apartenanta al la orepoko de la meksika kino kaj membro de la distretosa familio Soler. Li estis unu de la grandaj gloroj de histrioneco en Meksiko.

Fernando Soler
Persona informo
Naskonomo Fernando Díaz Pavia
Naskiĝo 24-an de majo 1896 (1896-05-24)
en Saltillo
Morto 24-an de oktobro 1979 (1979-10-24) (83-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoro • radio-prezentisto • filmaktoro • televida aktoro
vdr

Fernando Soler ludis grandan variecon de roluloj karakteraj de la meksika socio mez- kaj alt-klasa de la epoko, tiaj kiaj la patro moralisma kaj aŭtoritatema (Una familia de tantas, unu de liaj plej bonkvalitaj ludadoj), la fraŭdanto de aristokrataj movmanieroj (Al son de la marimba kaj Qué hombre tan simpático), ktp. Lia plej grava rolo estis la ludado de aŭtoritatema ranĉisto Cruz Treviño Martínez de la Garza en La oveja negra (1949) kaj daŭrigo No desearás la mujer de tu hijo (1949), kio havigis al li la premion Ariel al Plej Bonkvalita Aktoro (1951). Li laboris kun plej parto de la aktoroj de la tiama meksika kino, inter kiuj estas María Félix, Pedro Infante, Marquita Rivera, Sara García, Joaquín Pardavé, Ninón Sevilla, Andrea Palma, Gloria Marín, Roberto Cañedo, Arturo de Córdova kaj, kompreneble, kun siaj gefratoj: Andrés, Domingo, Julián, Irene, Gloria, Elvira kaj Mercedes.

Inter liaj filmoj elstaras Una familia de tantas (Alejandro Galindo), Al son de la marimba, México de mis recuerdos, La reina de la opereta, (kun Joaquín Pardavé), El gran Calavera, Susana (Luis Buñuel), Cuando los hijos se van, ktp.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti