Sergio PITOL Deméneghi (Puebla, 18-a de marto 1933 - Xalapa, 12-a de aprilo 2018) estis meksika verkisto, tradukisto kaj diplomato.

Sergio Pitol
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1933 (1933-03-18)
en Heroica Puebla de Zaragoza
Morto 12-an de aprilo 2018 (2018-04-12) (85-jaraĝa)
en Xalapa
Mortokialo Apopleksio kaj akuta afazio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
romanisto
politikisto
tradukisto
diplomato
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio redakti

Orfo, li kreskiĝis en domego de vilaĝo de malpli ol tri mil loĝantoj. Li pasigis sian infanaĝon ĉe plenkreskuloj kiuj esprimis konstante grandan nostalgion por la mondo antaŭa al la Meksika Revolucio, mondo detruita el kiu ili konservis kontraŭdirajn memorojn: nome kaj virtojn de tiu perdita paradizo kaj plendoj pro la mizero kaj katastrofoj suferitaj tiam. Tiuj spertoj influis elstare en la kreado de liaj fruaj rakontoj, nome Tiempo cercado kaj Infierno de todos.

Dum jaroj li estis malsana pro paludismo, kio enfermis lin hejmen, kion li profitis por legadi: nome Verne, Stevenson, Dickens, kaj dekdujarulo jam estis fininta Milito kaj paco. Deksepjarulo, li jam estis familiarigita kun Marcel Proust, Faulkner, Thomas Mann, Virginia Woolf, Kafka, Neruda, Borges, la poetoj de la meksika grupo "Los Contemporáneos" (La samtempuloj), de la hispanaj generacio de la 27a kaj klasikuloj. Ĉiusomere li vizitis kun siaj avino kaj frato banlokon. Lia avino estis grava figuro en liaj vivo kaj verkaro, ĉar ŝi zorgis lian edukon, kaj servis kiel modelo kaj referenco por lia frua literaturo, ĉar ŝi pasigis plej parton de la tempo legante romanojn, ĉefe de Tolstoi, ŝia preferata verkisto.

Deksesjarulo, li alvenis al Meksikurbo por studi en la universitato, kaj survoje al la literaturo, li studis juron en la Universidad Nacional Autónoma de México, kaj poste li profesoris prie tie, en la Universidad Veracruzana de Xalapa kaj en la Universitato de Bristolo. Li estis diplomato ekde 1960, fakte kiel kultura ataŝeo en Parizo, Varsovio, Budapesto, Moskvo kaj Prago. Lia estado en Moskvo[1] plifirmigis lian klinon al la rusa literaturo ĝenerale kaj al Anton Ĉeĥov partikulare. Krome li loĝis en Romo, Pekino kaj Barcelono, kie li loĝis inter 1969 kaj 1972, kaj tie li tradukis por kelkaj eldonejoj, inter ili Seix Barral, Tusquets kaj Anagrama (kiu publikigis siajn verkojn en Hispanio). Li loĝis ek 1993 ĝis sia morto en Xalapa, ĉefurbo de la meksika subŝtato Veracruz. Pitol estis konata ankaŭ pro siaj tradukoj al hispana de romanoj de klasikuloj anglalingvaj, kiel Jane Austen, Joseph Conrad, Lewis Carroll kaj Henry James, inter aliaj.

Li ekpublikigis maturaĝe (No hay tal lugar, 1967). «Mi ekis per rakontoj kaj dum dek kvin jaroj mi plue verkis ilin. Per rakontoj mi metilernis. Mi porlonge ne sentis mim sekura.»[2] Lr verkis dekon da libroj antaŭ El arte de la fuga (1996), kie li faris elstaran analizon de sia itinero kaj kreis rakont-memoran subĝenron tre personan.

La 23an de Januaro 1997, li estis elektita membro de la Academia Mexicana de la Lengua.[3] Li ricevis multajn premiojn, inter kiuj en 2005 la Premio Cervantes.

Li mortis en la 12a de aprilo 2018, estante 85-jaraĝa, pro komplikaĵoj de iompostioma afazio kiun li estis suferinta ekde antaŭ kelkaj jaroj.[4]

Pri lia verkaro redakti

En lia rakonta verkaro, indas elstarigi du etapojn:

Unua etapo redakti

Iniciatita per liaj unuaj rakontoj, tiuj de Tiempo cercado kaj Infierno de todos, estis nostalgiaj kaj iom negativaj, etapo difinita de li mem kiek klopodo fuĝi de mondo asfiksia kaj malsana. En la periodo en kiu li verkis tiujn rakontojn li entuziasmiĝis per la legado de William Faulkner, ĉar en lia romanoj li trovis mondon kun kie li sentis sin klare identigita: tiu de terposedantoj de Suda Usono post la Usona Enlanda Milito, kiuj vivis en domegoj, kiuj suferis malsanojn kaj vivis ruine, sen adaptiĝo al la nuntempa mondo. Mondo plena de infanoj naskitaj post la katastrofo: orfoj, malsanoj, timemaj... iom kiel li mem.

Dua etapo redakti

La segunda etapa se conoce como la de los viajes, donde el protagonista es una especie de peregrino laico, un joven ansioso por descubrir los misterios de la naturaleza humana. En esta etapa Sergio Pitol se centra en ahondar en la psicología de los personajes, (la mayoría mexicanos) planteándose algunos dilemas morales. Un ejemplo característico sería el relato Cuerpo presente, con el que precisamente se inició la segunda etapa. En ella, hace un registro de los personajes y lugares que fue conociendo, aunque utilizara el lugar solamente como marco escénico.

Publikigitaj verkoj redakti

Kompleta verkaro de Sergio Pitol:[5]

Rakontoj
  • Tiempo cercado, 1959
  • Infierno de todos, 1971
  • No hay tal lugar, 1967
  • Del encuentro nupcial, 1970
  • Nocturno de Bujara, 1981, reeldonita de Anagrama kiel Vals de Mefisto, 1984, inkludas: "Mephisto-Waltzer", "El relato veneciano de Billie Upward", "Asimetría", "Nocturno de Bujara"
  • Cementerio de tordos, 1982
  • Cuerpo presente, 1990
  • Un largo viaje, 1999
Romanoj
  • El tañido de una flauta, 1972
  • El desfile del amor, 1984
  • Juegos florales, 1985
  • Domar a la divina garza, 1988
  • La vida conyugal, 1991, adaptita al kino
Eseo
  • Los climas, 1972
  • De Jane Austen a Virginia Woolf : seis novelistas en sus textos, 1975
  • La casa de la tribu, 1989
  • Juan Soriano: el perpetuo rebelde, 1993
  • Adicción a los ingleses: vida y obra de diez novelistas, 2002
  • De la realidad a la literatura, 2003
  • El tercer personaje, ensayos, 2013
Memoroj
  • El arte de la fuga, 1996
  • Pasión por la trama, 1998
  • El viaje, 2000
  • El mago de Viena, 2005
  • Una autobiografía soterrada, 2010
  • Memoria: 1933-1966, 2011
Elektaĵoj, kompiloj, antologioj
  • Asimetría: antología personal, 1980
  • El relato veneciano de Billie Upward, Monteávila, 1992
  • Soñar la realidad: una antología personal, RHM, 1998
  • Todos los cuentos, Alfaguara, 1998
  • Tríptico de carnaval, Anagrama, 1999, contiene El desfile del amor; Domar a la divina garza; La vida conyugal
  • Todo está en todas las cosas, Lom, Era, 2000
  • Los cuentos de una vida, Debate, 2002
  • Obras reunidas II, FCE, 2003, contiene El desfile del amor; Domar a la divina garza; La vida conyugal
  • Obras reunidas III: cuentos y relatos, FCE, 2004
  • El oscuro hermano gemelo y otros relatos, Norma, 2004
  • Obras reunidas IV: escritos autobiográficos, FCE, 2006
  • Los mejores cuentos, Anagrama, 2006
  • Trilogía de la memoria, Anagrama, 2007, kun El arte de la fuga, El viaje kaj El mago de Viena
  • Ícaro, 2007
  • La patria del lenguaje lecturas y escrituras latinoamericanas, Corregidor, 2013
Tradukoj

Notoj redakti

  1. Fragmentoj de la Diario de Moscú
  2. "La novela es un género que lo acepta todo", konversacio kun Carlos Monsiváis kadre de la publikigo de El mago de Viena kaj Los mejores cuentos; cifereca El País, 8a de Oktobro 2005; alirita en la 2a de Oktobro 2011.
  3. Miembros de la Academia Mexicana de la Lengua, en Miembros correspondientes; alirita en 02.11.2011
  4. Noto pri la morto de Sergio Pitol
  5. Vidu la "Bibliografía de Sergio Pitol" en Benmiloud, Karim, kaj Raphaël Esteve. El planeta Pitol. Bordeaux: Presses Universitaires de Bordeaux, 2012, pp. 351-354

Bibliografio redakti

  • José Balza, Victoria de Stefano, Anamari Gomis, et alii. Sergio Pitol, los territorios del viajero. México, ERA, 2000.
  • Karim Benmiloud. Sergio Pitol ou le carnaval des vanités. Paris, Presses Universitaires de France, 2012.
  • Karim Benmiloud, Raphaël Estève (dir.). El planeta Pitol. Bordeaux, Presses Universitaires de Bordeaux, 2012.
  • José Bru (komp.). Acercamientos a Sergio Pitol. Guadalajara, Universidad de Guadalajara, 1999.
  • Maricruz Castro Ricalde. Ficción, narración y polifonía: el universo narrativo de Sergio Pitol. México: Universidad Autónoma del Estado de México, 2000.
  • Laura Cazares Hernández. El caldero fáustico: la narrativa de Sergio Pitol. México, UAM, 2000.
  • Pedro M. Domene. Sergio Pitol: el sueño de lo real. Batarro (revista literaria) n.° 38-39-40, 2002.
  • Luz Fernández de Alba. Del tañido al arte de la fuga. Una lectura crítica de Sergio Pitol. México, UNAM, 1998.
  • Teresa García Díaz. Del Tajin a Venecia: un regreso a ninguna parte. Xalapa, Universidad Veracruzana, 2002.
  • Teresa García Díaz (kunord.). Victorio Ferri se hizo mago en Viena (pri Sergio Pitol). Xalapa, Universidad Veracruzana, 2007.
  • Alfonso Montelongo. Vientos troqueles: la narrativa de Sergio Pitol. Xalapa, Universidad Veracruzana, 1998.
  • José Luis Nogales Baena. Hijo de todo lo visto y lo soñado: La narrativa breve de Sergio Pitol. Sevilla, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, Editorial Universidad de Sevilla, Diputación de Sevilla, 2019.
  • Renato Prada Oropeza. La narrativa de Sergio Pitol: los cuentos. Xalapa, Universidad Veracruzana, 1996.
  • Eduardo Serrato (comp.). Tiempo cerrado, tiempo abierto. Sergio Pitol ante la crítica. México, ERA - UNAM, 1994.
  • Hugo Valdés Manríquez. El laberinto cuentístico de Sergio Pitol. Monterrey, Gobierno del Estado de Nuevo León, 1998.