Universitato de Bristolo
La Universitato de Bristolo (latine Universitas Bristolliensis, angle University of Bristol) estas la universitato en la urbo Bristolo de Britio. Ĝi ricevis sian reĝan ĉarton en 1909, kvankam ĝi povas spuri siajn radikojn al lernejo de komercistoj-entreprenistoj fondita en 1595 kaj universitata kolegio, kiu ekzistis ekde 1876. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Universitato de Bristolo Universitas Bristolliensis University of Bristol | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato esplorada universitato Red brick university (en) organizaĵo pri edukado | |||||
moto | Vim promovet insitam [Lernado] antaŭenigas | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1769 | ||||
speco | publika universitato | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 27′ 23″ N, 2° 36′ 16″ U (mapo)51.456388888889-2.6044444444444Koordinatoj: 51° 27′ 23″ N, 2° 36′ 16″ U (mapo) | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
urbo | Bristolo, Britio | ||||
adreso | University of Bristol, Senate House, Tyndall Avenue, Bristol, BS8 1TH | ||||
poŝtkodo | BS8 1TH | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | kanceliero Paul Nurse | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 23 590 (2016/17) | ||||
nombro de kunlaborantoj | 6 199 (2016/17) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filiita al | |||||
vd | |||||
| |||||
jura formo | royal charter company vd | ||||
| |||||
La universitato estas organizata en ses akademiajn fakultatojn kunmetitajn de multnombraj lernejoj kaj fakoj aranĝantaj pli ol 200 bakalaŭrajn kursojn, plejparte en la Tyndalls Park-areo de la urbo. Ĝi estas la plej granda sendependa dunganto en Bristol.
La aktualaj akademiuloj inkluzivas 21 anojn de la Akademio de Medicinaj Sciencoj, 13 anojn de la Brita Akademio, 13 anojn de la Reĝa Akademio de Inĝenierio kaj 44 anojn de la Reĝa Societo. La universitato estis asociita kun 13 Nobel-premiitoj tra sia historio, inkluzive de Paul Dirac, Sir William Ramsay, Cecil Frank Powell, Sir Winston Churchill, Dorothy Hodgkin, Hans Albrecht Bethe, Max Delbrück, Gerhard Herzberg, Sir Nevill Francis Mott, Sir Paul Nurse, Harold Pinter, Jean-Marie Gustave Le Clézio kaj plej lastatempe, Angus Deaton, Nobel-premiito pri ekonomiko de 2015.