Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko

universitato en Meksiko

La Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (hispane Universidad Nacional Autónoma de México, akronime konata UNAM) estas unu el la plej malnovaj universitatoj de la Amerikoj. Ĝi estas la plej granda kaj plej renoma de la latin-amerikaj landoj.

Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
hispane Universidad Nacional Autónoma de México
publika esplorada universitato • eldonejo de malfermita aliro • universitato
moto Por mi raza hablará el espíritu
(Für meine Art spricht der Geist)

(Por mia raso parolos la spirito)

Informoj
fondodato 25-a de Januaro 1553
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 19° 19′ 44″ N, 99° 11′ 14″ U (mapo)19.328888888889-99.187222222222Koordinatoj: 19° 19′ 44″ N, 99° 11′ 14″ U (mapo)
lando Meksiko
urbo Meksikurbo
Estraro
gvidanto Enrique Graue Wiechers
Nombroj
nombro de studentoj 360 883
nombro de kunlaborantoj 69 364
retejo [www.unam.mx Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio Nacia de Universitatoj kaj Institucioj de Eduko Supra
• Association of Public and Land-grant Universities
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Open Education Global vd
filioj
• DGAPA, UNAM
• Institute of Nuclear Sciences
• Centro de Ciencias Matemáticas (Universidad Nacional Autónoma de México)
• National Autonomous University of Mexico Institute of Physics
• Chopo University Museum
• Facultad de Ciencias, UNAM
• Faculty of Medicine
• Faculty of Music – UNAM
• Instituto de Investigaciones en Matemáticas Aplicadas y Sistemas
• Faculty of Architecture vd
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (Distrito Federal)
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (Distrito Federal)
DEC
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (Meksiko)
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (Meksiko)
DEC
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
Map
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
vdr
Centra biblioteko
Arkitekto: Juan O'Gorman
Turo de rektora oficejo de UNAM
Arkitektoj:
Enrique del Moral, Mario Pani kaj Salvador Ortega Flores

La ensemblo de konstruaĵoj, sportejoj kaj senkonstruaĵaj arealoj de la Ciudad Universitaria (universitata urbo) en 2007 estis akceptita en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO.

Historio redakti

Fondo redakti

La 21-an de septembro 1551 la (posta) reĝo Filipo la dua fondis nome de sia patro (Karolo la 5-a) la Real y Pontificia Universidad de México. La 25-an de januaro 1553 ĝi estis inaŭgurata de vicreĝo Luis de Velasco de Novhispanio en strato Calle de San Ildefonso en Centro Histórico ("Historia centro") de Meksikurbo. En 1865 la universitato estis malfondita de la meksika imperiestro Maksimiliano, sed la 22-an de septembro 1910 refondita kiel Universidad Nacional de México laŭ ordono de Porfirio Díaz kiel Universidad Nacional de México.

Post la magraj jaroj de la revolucio la universitato reestabliĝis kiel institucio depost 1920. Kompletan aŭtonomion ĝi atingis nur post la unua striko de studentoj kaj profesoroj en 1929. (Pliaj strikoj okazis en 1936 kaj 1944.)

En 1954 ekfunkciis la nova „universitata urbo“ Ciudad Universitaria en la sudo de Meksikurbo.

Esperanto redakti

En la UNAM dum diversaj periodoj ankaŭ okazis Esperanto-kursoj. Konataj estas la kursoj en la fakultato pri Sciencoj, fare de Juan de Oyarzábal. Li disdonis flugfoliojn en la UNAM kaj instruis la lingvon inter 1957 kaj 1966. Ankaŭ eblis havi diplomon. Cvi Solt (nun vivanta en la kibuco Gaaton, Israelo) havas diplomon pri Cseh-kurso de decembro 1958. Ne estas konate ĉu en la periodo post 1966 estis kursoj en la UNAM. Denove okazis kursoj post la jaro 1999 en la jura fakultato de la UNAM.

Eksteraj ligiloj redakti