Oazameriko

Oazameriko estas la termino uzata de kelkaj antropologoj por difini amplrksan kaj antikvan kulturan areon inter la teritorioj de la aktualaj Meksiko kaj Usono. Diference de siaj najbaroj de la dezerto, tio estas, Aridameriko, la oazamerikanoj estis loksidaj agrikulturistoj, kvankam la klimataj kondiĉoj ne permesis al ili efikan agrikulturon, komplementis la mankojn per ĉasado, fiŝkaptado kaj fruktokolektado por vivtenado. Ili konstruis grandajn domarojn en Nov-Meksiko kaj ilia arkeologia zono plej konata estas Casas Grandes (Grandaj Domoj), en Chihuahua. Tiu zono elstaris pro efikaj irigaciaj sistemoj. Ties pinto floris inter la jaroj 1205 ĝis 1261 kaj estis abandonita en la jaro 1341.

Kultura areo de Oazameriko, ĉirkaŭ 1350.
Ceramikaĵo de Cañón del Chaco (Nov-Meksiko). Ĝi apartenas al la fazo Pueblo III.

Oazameriko estas termino derivita de la kunigo de "oazo" kaj Ameriko. Temas pri teritorio inter la Roka Montaro kaj la Okcidenta Patrinmontaro. Oriente kaj okcidente de tiuj enormaj montaroj estas la grandaj aridaj de la dezertoj de Sonora, Chihuahua kaj Arizona. En la epoko de plej granda etendo, Oazameriko kovris parton de la areo de la aktualaj meksikaj ŝtatoj Chihuahua kaj Sonora, same kiel tiuj de Arizona, Utah, Nov-Meksiko, Koloradio, Nevado kaj Kalifornio, en Usono.

Kvankam temas pri seka teritorio, Oazameriko estas trafluata de kelkaj akvofluoj kiel la riveroj Yaqui [ĜAki], Bravo, Kolorado, Gila, Mayo kaj Casas Grandes. La helpo de tiuj akvofluoj (kaj de kelkaj lagetoj kiujn englutis la dezerto laŭlonge de la tempopaso), same kiel ties klima sendube pli favora ol tiu de la orienta aridamerika regiono, estis kio permesis la disvolvigon de la agrikulturaj teknikoj importitaj de Mezameriko. Oazameriko estas riĉa je kuŝejoj de turkiso, unu el la luksaj materialoj plej prezataj de la altaj kulturoj de Mezameriko. Tio permesis la establadon de komercaj rilatoj inter tiuj du grandaj regionoj.

BibliografioRedakti

  • Braniff, Beatriz (2001): "La Gran Chichimeca". En: Arqueología Mexicana. Vol. IX. Núm. 51. Septembro - Oktobro 2001. Editorial los Estados Unidos Mexicanos - Instituto Nacional de Antropología e Historia. México.
  • Cano Díaz, Olga (2001): "Paquimé y las casas alcantilado". En: Arqueología Mexicana. Vol. IX. Núm. 51. Septembro - Oktobro 2001. Editorial Raíces - Instituto Nacional de Antropología e Historia. México.
  • Cordell, Linda S. (2004): Ancient Pueblo Peoples. St. Remy Press - Smithsonian Institution.
  • Gamboa Carrera, Eduardo (2001): "Paquimé y el mundo de la cultura Casas Grandes". En: Arqueología Mexicana. Vol. IX. Núm. 51. Septembro - Oktobro 2001. Editorial Raíces - Instituto Nacional de Antropología e Historia. México.
  • López Austin, Alfredo, y Leonardo López Luján (2001). El pasado indígena. El Colegio de México - Fondo de Cultura Económica. México.
  • Vilanova Fuentes, Antonio (2003): Paquimé: un ensayo sobre prehistoria chihuahuense, Kosmos Chihuahua.