Ŝoĉikalko

(Alidirektita el Xochicalco)

Xochicalco estas antaŭkolumba arkeologia loko en la okcidenta parto de Morelos en Meksiko, Mezameriko. La vorto "Xochicalco" devenas de la Nahuatl-lingvo kaj signifas "domon de floroj".

Ŝoĉikalko
arkeologia loko [+]

LandoMeksiko

Koordinatoj18° 48′ 16″ N, 99° 17′ 48″ U (mapo)18.804305555556-99.296638888889Koordinatoj: 18° 48′ 16″ N, 99° 17′ 48″ U (mapo)
Areo7,08 km² (707,65 ha) [+]

Ŝoĉikalko (Morelos)
Ŝoĉikalko (Morelos)
DEC
Lokigo de Morelos en Meksiko

Map
Ŝoĉikalko
Vikimedia Komunejo:  Xochicalco [+]
vdr
Unu el la pilkludejoj

La urbo situas 38 km sudokcidente de Cuernavaca kaj 122 km de Meksikurbo. La ruinaro estas vizitebla ĉiutage de 10:00 ĝis 17:00, sed la observatorio nur posttagmeze.

La loko redakti

La plej grava ceremonia centro troviĝas sur artefarita monteto kaj estas ĉirkaŭita de konstruaĵrestoj, kiuj plejparte ne estas elfositaj.

Majaoj ekloĝis tie ĉirkaŭ -200, la plej gravaj konstruaĵoj datumas inter la jaroj 700 kaj 1000. Eble vivis tie ĝis 20.000 homoj.

Monumentoj redakti

Tre interese estas reliefoj ĉe la flankoj de kelkaj konstruaĵoj. La templo de kvecalkoatlo havas prezentaĵojn de tiu dio en teotiŭakana kaj majaa stilo. Oni supozas, ke en Xochicalco loĝis artistkomunumo, kiu verkis ankaŭ aliloke en Mezameriko.

Troviĝas ankaŭ diversaj temploj, ŝtupopiramidoj, palacoj, du pilkludejoj, ŝvitbanejoj kaj stranga serio de rondaj altaroj, kaj ankaŭ groto kun ŝtupoj.

Videblas ankaŭ kelkaj ornamitaj steleoj, dum aliaj estis forprenitaj de la originala loko kaj troviĝas nun en la muzeo en Meksikurbo aŭ en la loka muzeo.

Observatorio redakti

La groto estas astronoma observatorio kaj estis ĉefe uzita por determini la komencon de la terkultivista ciklo. Ĝi estas unu el la plej bone konservitaj observatorioj en Meksiko. Origine ĝi estis kovrita de stuko kaj farbita nigra, flava kaj ruĝa.

Danke al kameno oni observis nokte la stelojn pasi la zeniton. Tiam tio okazis dufoje dum la jaro: meze de marto kaj fine de julio. La sunradio eniras la groton dum 105 tagoj inter la fino de aprilo kaj la fino de julio. Restas do 260 tagoj sen rekta sunlumo en la groto.

Moderna historio pri Xochicalco redakti

La ruinoj estis unue priskribita en 1777 de la esploristo Antonio Alzate. Alexander von Humboldt publikigis en 1810 desegnaĵojn kaj priskribo de Xochicalco. Ankaŭ la imperiestro Maksimiliano de Meksiko vizitis la ruinojn. La templo de la plumserpento estis renovigita en 1910 de la meksikana arkeologo Leopoldo Batres. Aliaj grandaj esplor- kaj renovigitlaboroj okazis dum arkeologia projekto inter la 1940-aj kaj 1960-aj jaroj.

Xochicalco estas monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti