Rosario Castellanos

Rosario CASTELLANOS Figueroa (Meksikurbo, 25-a de Majo 1925 - Telavivo, Israelo, 7-a de Aŭgusto 1974) estis meksika verkistino, ĵurnalisto kaj diplomato, konsiderita unu de la meksikaj literaturistoj plej gravaj de la 20-a jarcento.[1]

Rosario Castellanos
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1925 (1925-05-25)
en Meksikurbo
Morto 7-an de aŭgusto 1974 (1974-08-07) (49-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Mortis pro hazarda morto • naturaj kialoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Faculty of Philosophy and Literature, UNAM vd
Familio
Edz(in)o Ricardo Guerra Tejada vd
Profesio
Okupo poeto • diplomatoverkistoscenaristo • universitata instruisto vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Nine Guardians ❦
The Book of Lamentations vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis orfino de familio el ŝtato Ĉiapas kiu malriĉiĝis. Poste, ŝi elmigris al Meksikurbo kie, en 1950, gradiĝis kiel instruisto en la Universidad Nacional Autónoma de México kaj rilatiĝis kun Ernesto Cardenal, Jaime Sabines kaj Augusto Monterroso. Poste, ŝi studis estetikon en la Universitato de Madrido, pere de stipendio de la Instituto de Cultura Hispánica, de 1950 ĝis 1951.[2]​ Ŝi estis profesoro en la Facultad de Filosofía y Letras de la UNAM, en la Universitato de Viskonsino, en la Universitato de Koloradio kaj en la Universitato de Indianao.

Ŝi estis aktivulino por la virinaj rajtoj, pro kio ŝi estas memorita kiel unu de la simboloj de la feminismo en Latinameriko.[3][4][5] Ŝi estis aktivulino ankaŭ por la disvastigo de la kulturo partikulare ĉe Chiapas kaj por indiĝenoj.

Ŝi estis nomumita ambasadoro de Meksiko en Israelo en 1971, kaj laboris kiel profesoro en la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj kiel diplomato.[6]​ Ŝi mortis en Telavivo, la 7-an de Aŭgusto 1974, estante 49-jaraĝa, konsekvence de elektrostatika malŝargo, okazigita de lampo kiam ŝi iris respondi al telefono, elirante el banĉambro. Ŝiaj restaĵoj ripozas en la Rotonda de las Personas Ilustres el la 9-a de Aŭgusto 1974.[7]

Verkaro redakti

Ŝiaj verkoj estas tre engaĝiĝitaj kun la realo. Multaj el ŝiaj verkoj alvokas la atenton pri la diferenco inter du grupoj, ĉefe inter viroj kaj virinoj,[8] sed ankaŭ inter blankuloj kaj indiĝenoj.[9]​ Castellanos uzas la geedzecon por permesi, ke la inaj roluloj partoprenu en la dialogo, kiu iĝas instrumento de povo kaj dominado, kaj Castellanos montras kiel la geedzeco estis maniero montri la dependecon de la virino kaj la manko de identeco.[10]

Balún Canán estas grava romano, kiu temas pri riĉa infanino, kiu serĉas sian propran identecon en mondo de maljustecoj. Ciudad Real estas libro de rakontoj pri la diferencoj inter homaj grupos, ĉefe inter blankuloj kaj indiĝenoj, sed ankaŭ inter viroj kaj virinoj. Oni pritraktas la maĉismon kaj la seksajn stereotipojn. La lingvaĵo uzata de la diversaj roluloj montras la diferencojn.

​Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • Balún Canán, México: Fondo de Cultura Económica, 1957, OCLC 2732918.
  • Oficio de tinieblas, México: Joaquín Mortiz, 1962, OCLC 253291721.
  • Rito de iniciación, México: Alfaguara, 1996, ISBN 9789681903336.

Noveloj redakti

  • Ciudad Real, Xalapa: Universidad Veracruzana, 1960, OCLC 747471.
  • Los convidados de agosto, México: Era, 1964, OCLC 191065435.
  • Álbum de familia, México: Joaquín Mortiz, 1971, ISBN 9789682700880.

Poezio redakti

  • Trayectoria del polvo, México: Costa-Amic, 1948, OCLC 122444384.
  • Apuntes para una declaración de fe, México: Secretaría de Educación Pública, 1948, OCLC 760605820.
  • De la vigilia estéril, México: Ediciones de "América", 1950, OCLC 123194295.
  • El rescate del mundo, Tuxtla Gutiérrez, Chiapas: Gobierno del Estado de Chiapas, Departamento de Prensa y Turismo, 1952, OCLC 651234309.
  • Presentación al templo: poemas (Madrid, 1951), México: América revista antológica, 1952, OCLC 7886287.
  • Poemas (1953-1955), México: Metáfora, 1957, OCLC 689509359.
  • Al pie de la letra, Xalapa: Universidad Veracruzana, 1959, OCLC 760605834.
  • Salomé y Judith: poemas dramáticos, México: Jus, 1959, OCLC 651543397.
  • Lívida luz, México: Universidad Nacional Autónoma de México, 1960, OCLC 44064566.
  • Materia memorable, México: Universidad Nacional Autónoma de México, 1960, OCLC 5801533.
  • Poesía no eres tú: obra poética, 1948-1971, México: Fondo de Cultura Económica, 1972, ISBN 9789681610043.

Eseoj redakti

  • Sobre cultura femenina, México: América, revista antológica, 1950, OCLC 15542846.
  • La novela mexicana contemporánea y su valor testimonial, México: Instituto Nacional de la Juventud, 1960, OCLC 898783753.
  • Mujer que sabe latín..., México: Secretaría de Educación Pública, 1973, OCLC 253480740.
  • El mar y sus pescaditos, México: Secretaría de Educación Pública, 1975, OCLC 863297357.
  • Declaración de fe. Reflexiones sobre la situación de la mujer en México, México: Alfaguara, 1997, ISBN 9789681903770.

Artikolaroj redakti

  • El uso de la palabra, México: Excélsior, 1994, OCLC 499122117.
  • Mujer de palabras. Artículos rescatados de Rosario Castellanos, México: Consejo Nacional para la Cultura y las Artes, 2004, ISBN 9789703503049. Tri vol.

Teatro redakti

  • Tablero de damas, pieza en un acto, México: América, revista antológica, 1952, OCLC 18932199.
  • El eterno femenino: Farsa, México: Fondo de Cultura Económica, 1975, ISBN 9789681609658.

Leteraro redakti

  • Cartas a Ricardo, México: Consejo Nacional para la Cultura y las Artes, 1994, ISBN 9789682965654.

Scenaro redakti

  • Los tres Reyes Magos, México.

Notoj redakti

  1. Anon, 2004, p. 286
  2. Ward, 2010, p. 200
  3. Lamas, Marta; (2017-12). «Rosario Castellanos, feminista a partir de sus propias palabras». LiminaR 15 (2): 35-47. ISSN 1665-8027. doi:10.2536/liminar.v15i2.528. Konsultita la 21an de Aŭgusto 2021.
  4. «¿Quién fue Rosario Castellanos?». AS México. 7a de Aŭgusto 2020. Konsultita la 21an de Aŭgusto 2021.
  5. «Recuerdan a Rosario Castellanos». Cuarto Poder Chiapas. Konsultita la 21an de Aŭgusto 2021.
  6. The Oxford Encyclopedia of Women in World History.
  7. «Su muerte - Rosario Castellanos». rosariocastellanos.weebly.com. Konsultita la 21an de Aŭgusto 2021.
  8. Geldrich-Leffman, H. (2004). Woman's Emerging Voice: Rosario Castellanos.
  9. Gómez Parham, 1989, p. ??
  10. Geldrich-Leffman, H. (2004). Woman's Emerging Voice: Rosario Castellanos.

Bibliografio redakti