La Kodekso Mendoza estas kodekso farita de meksikoj en la 1540-aj jaroj sur eŭropa papero. Posta al la konkero de Meksiko fare de la hispanoj, ĝi estis prilaborita de tlakuiloj (nome pentristaj skribistoj) meksikaj, kiuj uzis la antikvan sistemon bildograman sur formato de tipo ekranego. Poste, hispana skribisto aldonis notojn en alfabeta skribmaniero kaj en hispana interpretante tion kion la tlakuiloj esprimis danke al la helpo de interpretistoj indiĝenaj.

Kodekso Mendoza
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1542
vdr
Unua paĝo de la kodekso, kie oni montras la fondan alegorion de Tenoĉtitlano.

Ĝi nomiĝas tiele pro la fakto ke ĝi estis mendita de la unua vicreĝo de Nova Hispanio, nome don Antonio de Mendoza, kiu plenumis tiun postenon de 1535 al 1550, por sendi al Karlo la 5-a informojn pri la meksikoj. Probable ties fontoj estas diversaj originalaj kodeksoj kopiitaj de la tlakuiloj kvankam parto povas esti originala verko de la indiĝenoj specialistoj en tiu fako.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti