Ekranego

Ekranego estas laŭ PIV mebleto el faldeblaj platoj, por sin ŝirmi kontraŭ aerfluo en ĉambro, aŭ por apartigi ian parton de ĉambro. Devenaj el Ĉinio, la unuaj ekranegoj trovitaj estis datitaj el la periodo de la dinastio Han. La ekranego estis enkondukita en Japanion en la 8-a jarcento, kiam la japanaj metiistoj ekkonstruis ilin influitaj de la ĉinaj modeloj jam establitaj. Tie plej kutime ili estis ornamitaj de pentraĵoj ornamaj kaj kaligrafio, ĉefe orienta. Tiu modo importiĝis en Eŭropo kaj aliaj mondoregionoj.

Ekranego de ses paneloj de la 17a jarcento.
Ekranego de ses paneloj en sanktejo Jongmyo de Seulo.

La utilo ne estas nur kontraŭventa aŭ ornama, ankaŭ estas celoj al intimeco, ekzemple por senvestigi sin en dormoĉambroj ktp.

La termino "ekranego" povas utili ankaŭ por aludi al granda ekrano, ekzemple tiu kiu utilas en sportoj por anonci la poentojn akiritajn de la konkurencantoj, por avertoj en trafiko ktp.

Laŭ Francisko Azorín Ekrano estas Tuko, meblo, objekto por haltigi diverscele varmon, lumon, radion, aerfluon.[1]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 63.

BibliografioRedakti

  • "Enciclopedia Summa Artis: Historia General del Arte, Arte del Japón", de José Pijoán. Madrido, 1999, Editorial Espasa Calpe.

Eksteraj ligilojRedakti