Celtala lingvo, TzeltalTseltal[1] estas majaa lingvo parolata en la Meksika ŝtato Chiapas, ĉefe en la municipoj Ocosingo, Altamirano, Huixtán, Tenejapa, Yajalón, Chanal, Sitalá, Amatenango del Valle, Socoltenango, Las Rosas, Chilón, San Juan Cancuc, San Cristóbal de las Casas kaj Oxchuc. Tzeltal estas unu el multaj majaaj lingvoj parolata ĉefe en la orienta regiono de Chiapas, inter kiuj Cocila, Ĉola kaj Tojolaba, inter aliaj. Estas ankaŭ malgrandaj celtalaj diasporoj en aliaj partoj de Meksiko kaj en Usono, ĉefe kiel rezulto de nefavoraj ekonomiaj kondiĉoj en Chiapas.[2]

Reklamaĵo en vendejo de Oxxo en Tzeltal en la urbo San Cristobal de las Casas.

La areo en kiu Tzeltal estas parolata povas esti dividata en du duonoj per imaga nord-suda linio; okcidente, ĉe Oxchuc, estas la praula hejmo de la Celtaloj, antaŭ la Hispana koloniado, dum la orienta parto estis setliĝinta en la dua duono de la 20-a jarcento.[3] Parte kiel rezulto de tiuj migradoj, dum kiuj la Celtaloj kaj aliaj kulturaj grupoj trovis unuj la aliajn en proksimeco, kvar diferencaj dialektoj de Tzeltal estis priskribitaj: norda, centra (kiel Oxchuc), suda kaj sudorienta, kvankam la sudorienta dialekto estas parolata nur de kelkaj malmultaj maljunaj kaj geografie disaj parolantoj.[4] Ĝi estas viva lingvo kun ĉirkaŭ 371 730 parolantoj en 2005, inter kiuj proksimume 50 000 unulingvuloj.[5]

Referencoj redakti

  1. Laurie Bauer, 2007, The Linguistics Student's Handbook, Edinburgh
  2. Polian, Gilles. (2006) Éléments de grammaire du Tseltal: Une langue maya du Mexique. Parizo: L'Harmattan, p. 12. ISBN 9782296009790.
  3. Polian, Gilles. (2006) Eléments de grammaire du tseltal: Une langue maya du Mexique. Parizo: L'Harmatan, p. 12.
  4. Campbell, Lyle. (1988) The linguistics of Southeast Chiapas, Mexico. Provo: Bringham Young UP.
  5. Tzeltal.

Literaturo redakti