Katy JURADO (Gvadalaharo, Jalisco, 16-a de Januaro 1924 - Cuernavaca, Morelos, 5-a de Julio 2002) estis meksika aktorino. Ŝia oficiala denaska nomo estis María Cristina Estela Marcela Jurado García.

Katy Jurado
Persona informo
Katy Jurado
Naskonomo María Cristina Estela Claudia Soledad Katherina Lucía Marcela Jurado García
Naskiĝo 16-an de januaro 1924 (1924-01-16)
en Gvadalaharo
Morto 5-an de julio 2002 (2002-07-05) (78-jaraĝa)
en Cuernavaca
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkciokronika obstrukca pneŭmonopatio vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Gvadalaharo vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Subskribo Katy Jurado
Familio
Edz(in)o Ernest Borgnine vd
Profesio
Okupo aktoroĵurnalistokritikisto • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1943–2002 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

 
Jurado observante Gary Cooper kaj Grace Kelly en High Noon (1952).
 
Jurado kun Ernest Borgnine, ŝia dua edzo, en la filmo The Badlanders (1958).

Jurado ekkarieris en Meksiko en 1943. Atingis popularecon kadre de la nomita Orepoko de la meksika kino pro sia karakterigo de maliculiuno kaj "femme fatale" en nombraj meksikaj filmoj. En 1951, ŝi estis malkovrita de la usona kinisto Budd Boetticher kaj tiel ekkarieris en Holivudo en la filmo The Bullfighter and The Lady. Ŝia histriona talento kaj ekzota beleco tiu altiris la atenton de la holivudaj produktoroj. Ekde tiam, Katy oftiĝis en vakeraj filmoj de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Ŝi laboris en nombraj klasikaj filmoj de la ĝenro, inter kiuj elstaras High Noon (1952), Arrowhead (1953), Broken Lance (1954), One-Eyed Jacks (1960) kaj Pat Garrett & Billy the Kid (1973), inter aliaj; ŝi kunaktoris kun steluloj kiel Gary Cooper, Charlton Heston kaj Marlon Brando. Ŝi estis la unua latinamerika aktorino kiu ricevis la Orglobon, nome pro sia aktorado en High Noon, en 1952, kaj la unua kiu estis nomumita por Oskar-premio pro Broken Lance en 1954. Katy laboris por sepdek unu filmoj laŭlonge de sia kariero.[1] Ŝi partoprenis sukcese ankaŭ en teatro kaj televido, aktiva en la mondo de la spektaklo praktike ĝis la fino de sia vivo.

Kelkaj filmoj redakti

Notoj redakti

  1. Roríguez, Clara. Heroes, Lovers, and Others, p.116

Bibliografio redakti

  • García Riera, Emilio (1999) El cine de Katy Jurado, Universidad de Guadalajara (CIEC), Patronato de la Muestra de Cine Mexicano en Guadalajara, A. C. e Instituto Mexicano de Cinematografía (IMCINE) ISBN 968-895-854-9
  • Agrasánchez Jr., Rogelio (2001) Bellezas del Cine Mexicano / Beauties of the Mexican Cinema, México, ed. Archivo fílmico Agrasánchez, ISBN 968-5077-11-8
  • Porter, Darwin. Brando Unzipped: A revisionist and very private look at America's greatest actor. Blood Moon Productions Ltd, 2006, ISBN 0-9748118-2-3
  • Ruiz, Vicki kaj Sánchez Korrrol, Virginia. Latinas in the United States: A Historical Encyclopedia . Indiana University Press, 2006, ISBN 0-253-34681-9