Meksikurbo

ĉefurbo de Meksiko
(Alidirektita el Meksik-urbo)

Meksikurbo (hispane Ciudad de México (CDMX)), aŭ Meksiko, estas la ĉefurbo de Meksiko[1], federacia ento de la lando kiu kun la tridek unu ŝtatoj kiuj kunformas Meksikon,[2][3][4] estas la plej granda urbo de la lando kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Ĝi estas ankaŭ sidejo de la nomitaj Poderes de la Unión, tio estas la supremaj instancoj de la tri politikaj povoj de la lando.[5]

Panorama vido de Meksikurbo el la Latinoamericana turo
Panorama vido de Meksikurbo el la Latinoamericana turo
Meksikurbo
(Tenoĉtitlano)
hispane México
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: Ciudad de México
Moto: La Ciudad de los Palacios - Urbo de Palacoj
Ŝtato Meksiko Meksiko
Distrikto Federacia Distrikto
Historia regiono Azteka imperio
Parto de Granda Meksikurbo
Valo Valo de Meksiko
Flughaveno Aeroméxico
Kvartaloj
Memorindaĵoj Kastelo de Ĉapultepeko, Baziliko de Gvadalupo
Konstruaĵoj Torre Latinoamericana, El Palacio de Hierro, Nacia muzeo de Arto
Sekiĝanta lago Lago Tekskoko
Situo Meksikurbo
 - alteco 2 310 m s. m.
 - koordinatoj 19° 26′ 00″ N 99° 08′ 00″ U / 19.43333 °N, 99.13333 °U / 19.43333; -99.13333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 3 930 m s. m.
Areo 1,485 km² (148,5 ha)
Loĝantaro 8 851 080 (2010)
Denseco 5 960 323,23 loĝ./km²
Nacia parko Parko Cumbres del Ajusco
Fondo 1521
Horzono MTZ (UTC-6)
 - somera tempo MSTZ (UTC-5)
Poŝtkodo 00 - 16
Telefona antaŭkodo (+52) 55
ISO 3166 MX-DFE
HDI 0.915 Tre alta
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia centro de Meksikurbo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 412
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, ii, iii, iv
Amuzparko Six Flags México
Vizitindaĵo Popocatépetl
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Kvartaloj de Meksikurbo
Kvartaloj de Meksikurbo
Kvartaloj de Meksikurbo
Mapo de la urbocentro de Meksikurbo
Mapo de la urbocentro de Meksikurbo
Mapo de la urbocentro de Meksikurbo
Vikimedia Komunejo: Ciudad de México
Retpaĝo: www.cdmx.gob.mx
Map
Katedralo en Meksikurbo

Antaŭe, ĝi estis parto de la Meksika Federacia Distrikto. Ekde januaro 2016, Meksikurbo estas la tridek-dua subŝtato de Meksiko.[6] Antaŭ la alveno de la Hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano.

Meksikurbo estas dividita en dekses teritoriaj areoj. Ĝi estas en la Valo de Meksiko je averaĝa alteco de 2240 m super marnivelo en la regiono centro-suda de la lando, lime norde, okcidente kaj oriente kun Ŝtato Meksiko kaj sude kun Morelos. Kun 1495 km², ĝi okupas 0.1 % de la nacia teritorio, nome la plej malgranda ento de la lando.

Ties loĝantaro estas preskaŭ tute urba, kun nur 1 % rura. En la censo de 2020, ĝi superis naŭ milionojn de loĝantoj, per 9 209 944, kio estas 7.3 % de la totalo de la lando, nome la dua ento plej loĝata malantaŭ Ŝtato Meksiko. Tamen, se konsideri ankaŭ la totalon de la metropola zono de la Valo de Meksiko[7] temas pri 21 804 515 loĝantoj, kio faras ĝin la urba aglomeraĵo plej granda de la hispanparolanta mondo kaj de Ameriko, kaj la naŭa urba aglomeraĵo plej granda kaj loĝata de la mondo.[8] En 2019, la indico de homa disvolvigo estis de 0.837 (konsiderita tre alta), kiel unu el la ses entoj de Meksiko kun IHD en tiu nivelo, kaj la unua laŭ IHD.

Ĝi estas la plej granda urba areo de Meksiko kaj ties ĉefa politika, ekonomia, socia, akademia, financa, entreprena, turisma, kultural, komunika kaj distra centro. En 2018, ĝi havis MEP de 568 445 000 000 usonaj dolaroj, pli granda ol tiuj de landoj kiel Argentino, Kolombio aŭ Peruo. Katalogita kiel mondurbo, ĝi estas ankaŭ unu de la financaj kaj kulturaj centroj plej gravaj de la mondo, per unu de la ekonomioj plej dinamikaj je internacia nivelo, kaj estas, laŭ la grando de MEP, la dekkvina je tutmonda nivelo.[9][10][11][12] En 2018, la ĉefurbo akaparis la 17 % de la totalo de la MEP de la lando, kun averaĝa kresko tiujare de 6.8 % (super la landa averaĝo), kun havigo de 27 % al la ekonomia kresko de la lando en tiu jaro.[13]

Granda Meksikurbo (hispane Zona Metropolitana del Valle de México, akronime ZMVM) estas urba areo en Meksiko kiu inkluzivas Meksikurbon kun ĝiaj antaŭurboj [14]. Ĝi havis 20 137 152 loĝantojn en 2010 [15], kaj estas tiel unu el la plej loĝataj areoj en la mondo [16]. La ZMVM konsistas el la 16 administraj distriktoj de la Federacia Distrikto de Meksiko same kiel el 40 municipoj en la ŝtato de México kaj el unu municipo en la ŝtato de Hidalgo.

Meksikurbo estis scenejo de kelkaj el la historiaj kaj sociaj okazaĵoj plej gravaj de la lando. Ne estas scienca interkonsento pri la dato de la fondo de la urbo, sed tio oakzis eble komence de la 14-a jarcento. Informo kolektita en la periodo de Nova Hispanio sugestas, ke la fondo estis farita de meŝikoj la 13an de marto 1325, sur insulo de la Lago Tekskoko, kun la nomo Kŭaŭhmikstitlan kaj renomita Tenoĉtitlano fare de Akamapiĉtli en 1376 kiel omaĝo al la estro Tenoĉ. Tiu urba kerno iĝis pro la tempopaso la ĉefurbo de la Meŝika imperio. La 13an de Aŭgusto 1521, la meŝikoj estis venkitaj per la kapto de la urbo fare de la hispanoj kaj iliaj indiĝenaj aliancanoj estre de la hispana konkeristo Hernán Cortés, okazaĵo kiu markis la komencon de la vicreĝlanda epoko.[17]

En 1535, oni kreis oficiale la Vicreĝlandon Nova Hispanio kaj oni establis la novan Meksikurbon sur la antikva Meksiko-Tenoĉtitlano, agnoskita per "cédula real" de 1545, kiel Muy Noble, Insigne, Muy Leal e Imperial Ciudad de México fare de Karlo la 1-a de Hispanio.[18] Tiam ĝi estis deklarita ĉefurbo de la Vicreĝlando, kaj funkciis ekde tiam kiel politika, financa kaj administracis centro de la teritorioj de la Hispana Imperio en Nordameriko, Centrameriko, Azio kaj Oceanio. La hispana dominado de tiu epoko sur ĉefurbo finiĝis je la fino de la Meksika Milito de Sendependeco en 1821, kun la eniro de la Trigaranta Armeo en la urbo. La statuso de sidejo de la registaro estis ratifita en la Acta de Independencia del Imperio Mexicano, kiu nomis ĝin Imperia Ĉefurbo.[19]

En 1823, per la proklamo de la Unua Federacia Respubliko, finiĝis oficiale la Unua Meksika Imperio (1821-1823), kaj la 18an de Novembro 1824 la Kongreso decidis krei Federacian Distrikton (tio estas, ento diferenca el la aliaj ŝtatoj) por esti hejmo de la tri povoj (plenuma, leĝofara, kaj justica) en teritorio kiu ne apartenu al iu (sub)ŝtato partikulare, por eviti la hegemonion de unu ŝtato super la ceteraj de la federacio. Pere de la klopodoj de fray Servando Teresa de Mier kaj de kelkaj aliaj gravuloj kiuj apogis tion, Meksikurbo estis elektita kiel loko por la koncentro de la povoj de la unio.[20]

En 1929, oni nuligis la municipajn rajtojn de la Federacia Distrikto.[21][22] La iompostiomaj modifoj de la statuso de la urbo ekis en 1988 per la formado de popola leĝofara organo per popola balotado (nome Asamblea de Representantes del Distrito Federal); pluis en 1997 per la elektado de propra plenuma povo (Jefe de Gobierno del D. F.); kaj konkludis en 2016 per la politika reformo kiu redaktis sian propran politikan konstitucion (ekvalidiĝis plene en 2018); tiu politika procezo finiĝis ankaŭ per la havigo de oficiala dokumento carta magna federal kaj la samajn rajtojn kaj eblojn de ĉiu ŝtato, sed, konsiderante ties kategorion de ĉefurbo de la respubliko, ĝi konservas la nomo de federacia ento; krome jam iĝis nevalidaj la nomoj México D. F. kaj Distrito Federal por uzi nur la esprimon Ciudad de México.[23][24]

En ties teritorio estas tri kulturaj havaĵoj el la 35 lokoj de Monda heredaĵo de Unesko de la lando: nome la Historia Centro, Ŝoĉimilko (formita de historia centro kaj tri zonoj chinamperas), la Centra Kampuso de la Universitata Urbo de la Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM) kaj la Dom-Studio de Luis Barragán. La urbo enhavas 151 muzeoojn kiuj metas ĝin kiel la dua urbo kuo plej da muzeoj en la mondo malantaŭ nur de Londono.[25] Krome, en 1968, ĝi estis la unua urbo de Latinameriko kaj hispanparolanta kiu estis hejmo de Olimpiaj ludoj kiel sidejo de la Somera Olimpiko 1968.

Vido al Meksikurbo el okcidento.

Historio redakti

Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la Hispanoj.

Post la komenco de la sendependentisma revolucio en Dolores Hidalgo, Guanajuato, la celo de la insurekciaj trupoj estis la kapto de la ĉefurbo. Tio kondukis ilin al la proksimaĵoj de Meksikurbo. Hidalgo kaj lia armeo alvenos al San Pedro Cuajimalpa tuj post la proklamo de la sendependigo en Dolores. Ili venkis super la hispanmonarkiistoj en la batalo de la Monto de la Krucoj, kaj spite tion, la insurekciantoj decidis reveni al la regiono Baĥio sen kapti la ĉefurbon. Ekde tiam la valo de Meksiko ne plu estis celo milita de la sendependentistoj, kaj tiel la ĉefurbo iĝis bastiono de la hispanmonarkiisma armeo.

 
Eniro de la Trigaranta Armeo al Meksikurbo la 27an de Septembro 1821.

Ĉirkaŭ 1820, kiam la popola revolucio estis preskaŭ finigita, Meksikurbo estis la hejmo de novaj movadoj kontraŭ la vicreĝlanda registaro. Tiun fojon, la konspirantoj estis la samaj kiuj sukcesis la elpostenigon de Iturrigaray, iama vicreĝo favora al la sendependistoj, kiuj post la aprobo de la Kadiza Konstitucio vidis minacataj siajn privilegiojn. Inter ili estis Agustín de Iturbide, kiu faris pakton (Plano de Iguala) kun Vicente Guerrero (revoluciestro en la sudo de Meksiko) kaj poste devigis Juan O'Donojú subskribi la Traktatojn de Córdoba kiuj deklaras la sendependecon de Meksiko. La Trigaranta Armeo eniris triumfe en Meksikurbon en la 27-a de septembro 1821, kaj poste Agustín de Iturbide estis proklamita imperiestro de la Unua Meksika Imperio, fare de la kongreso, kronita en la Katedralo de Meksikurbo.

 
Francisco Villa kaj Emiliano Zapata eniras en Meksikurbo (1914).

En 1968, kadre de aliaj protestoj, la studentoj de nombraj lernejoj iniciatis serion de protestoj kiuj konkludis en la Masakro de Tlatelolko, la 2an de Oktobro, fare de la Meksika Armeo. Tri jarojn poste, nome la 10an de Junio 1971 manifestacio de studentoj de la altlernejo Escuela Normal Superior estis atakitaj de paramilitistoj je la servo de la registaro, en tio kio estis konata kiel Masakro de Kristokorpa Ĵaŭdo.

Antaŭ 1972, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 komunumoj de la subŝtato de Meksikurbo. Tiel, nun, Meksikurbo konsistas el 16 komunumoj. Kaj Meksikurbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas.


La 19an de Septembro 1985, Meksikurbo estis draste damaĝita de tertremo de 8,1 gradoj Richter. Ekde tiam, la civila socio ĉefurbo ekhavis pli kaj pli kontrolon de la aferoj kiujn la ŝtato estis abandoninta. Kiel rezulto, en polemikaj federaciaj balotoj de 1988, la ĝistiam reganta partio Revolucia Institucia Partio (PRI) estis venkita amplekse en la Federacia Distrikto fare de la Frente Democrático Nacional (FDN).

Ĝis 1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, jura reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis inĝeniero Cuauhtémoc Cárdenas, de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro estas Claudia Sheinbaum.

Meksikurbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: poluado, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, k.t.p.

Geografio redakti

Ĝi estas ene de la Baseno de Meksiko, nome arigo de kvar valoj en la centra parto de la teritorio de Meksiko. Origine granda parto de la teritorio de la aktuala Meksikurbo estis okupita de sistemo de lagoj de la Baseno de Meksiko. Tiu formiĝis antaŭ pli ol unu miliono de jaroj per la apero de la "sierra" montaro Chichinauhtzin, kiu digis la riverojn kiuj fluis suden kaj tio okazigis, ke akvo akumuliĝis formante grandan lagon; poste, la baseno estis artefarite malfermita pere de la konstruado de elirejoj Huehuetoka kaj Noĉistongo, en la ŝtato Meksiko, por devojigi la riveron Kuautitlano kiu estis la fluaĵo kiu okazigis la tiamajn inundojn. La decido sekigi la lagaron estis farita dum la vicreĝlanda epoko. Kvankam tiuj vorkoj estis faritaj kiel konsekvenco de la inundo de 1629, ili ne evitis, ke Meksikurbo estu inundita foje inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Kvartaloj redakti

Demografio redakti

 
Avenida Madero en la Historia Centro (Cuauhtémoc).

La teritorio de la aktuala Meksikurbo estis historie unu de la plej loĝataj zonoj de la lando. Komence de la epoko de la sendependeco, la urba areo de Meksikurbo estis limigita pli malpli al tio kio estas nun la teritoria distrikto Cuauhtémoc. Komence de la 20-a jarcento, kiam Porfirio Díaz regis en Meksiko, la elitoj de la Federacia Distrikto ekmigradis suden kaj okcidenten. Baldaŭ vilaĝoj kiel Mixcoac, la Kolonio Del Valle aŭ San Ángel iĝis lokoj de distro kaj ripozo, pere de la alveno de membroj de la altaj klasoj de la urbo. La tendenco de la riĉaj klasoj translokiĝi al la okcidento de la urbo plifortiĝis laŭlonge de la tuta 20-a jarcento. En la terenoj kiu estis elprenita el la lago pere de la sekigo de la baseno, estis konstruitaj novaj loĝejaj areoj, nomitaj kolonioj, cele al hejmigo de la membroj de la mezaj kaj malaltaj klasoj. La unua el tiuj estis la Kolonio Doctores. Sekvis la Kolonio Obrera (de laboristoj) kaj la Kolonio Morelos —destinitaj al popolaj klasoj—, kaj la Kolonio Roma kaj la Kolonio Juárez —okupitaj de la burĝaro porfiria—.

Kulturo redakti

 
La Palaco de Belartoj estas la ĉefa kultura centro de la lando, konsiderata unu de la plej gravaj artaj konstruaĵoj en Meksiko.[26]

Estante ĉefurbo de vasta antaŭhispana imperio, ankaŭ de la vicreĝlando plej riĉa ene de la Hispana Imperio (kiu regis en ampleksa teritorio en Ameriko kaj Karibio), kaj, finfine, la ĉefurbo de la aktuala Meksiko, la urbo disponas de riĉa historio de arta kaj kultura esprimado.

Ekde la antaŭklasika mezamerika periodo, la loĝantoj de los setlejoj ĉirkaŭ la lago Tekskoko produktis multajn artaĵojn kaj metiartoj kompleksaj de tutmonda famo, kelkaj el kiuj estas ekspoziciataj nuntempe en la Nacia Muzeo de Antropologio kaj en la Museo del Templo Mayor. Kvankam multaj verkoj de ceramiko kaj de ŝtonĉizado estis survivintaj, la plej parto de la indiana ikonaro estis detruita dum la Konkero de Meksiko.

Granda parto de la frua kolonia arto estas derivata de la kodeksoj (aztekaj bildolibroj), cele al rekuperado kaj konservado de ioma ikonaro kaj azteka historio, kaj de aliaj devenoj. Ekde tiam, la arta esprimado en Meksiko estis ĉefe de religia temaro. Ekzemple en la Katedralo de Meksikurbo estas ekspoziciataj verkoj de Juan de Rojas, Juan Correa kaj oleopentraĵo kies aŭtoreco estis atribuita al Murillo. Inter la nereligiaj artaĵoj de tiu periodo menciindas la ĉevalrajda statuo de Karlo la 4-a, konata surloke kiel «El caballito» (La ĉevaleto). Tiu statuo, el bronzo, estis verko de Manuel Tolsá kaj estis instalita sur la samnoma placo, nome Placo Tolsá, antaŭ la Palaco de Minado. Ĉe tiu placo estas ankaŭ la Nacia Muzeo de Arto (MUNAL).

Vizitindaĵoj redakti

 
La Placo de la Konstitucio kun la katedralo.

En ĉirkaŭo redakti

Servoj redakti


Bildaro redakti

Ĝemelurboj redakti

Meksikurbo en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la kulturajn atingojn de Meksikurbo:

 
 
Preter Los-Anĝeleso, la kinoarta ĉefurbo,
kie videblas bildoj nur efemeraj ekrane,
la ekstertempa paro alvenas super Meksikon:
-Jen ĉi la Trikultura Placo, sintezo fiera
de la plej gravaj fazoj de l'historio popola:
jen Templo Tenoĉtitla, apude, Sankta Jakoba
Kirko kaj Ministreja ĉielskrapulo titana;
jen l'Universitata Biblioteko de l'urbo
kun bunta mozaiko laŭ artostilo frutempa.[27] 

Esperantistoj el Meksikurbo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Víctor Chávez (22a de januaro 2016). «DF no es el estado 32, aclaran legisladores». El Financiero. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  2. «No más D.F.: la capital de México cambió de nombre». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  3. GDA / El Universal. «México dice adiós al DF y nace la Ciudad de México - Latinoamérica - El Tiempo». El Tiempo. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  4. Martínez Ahrens, Juan (30an de januaro 2016). «Nace la Ciudad de México y desaparece el Distrito Federal». El País. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  5. «Artículo 44 de la Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos». Suprema Corte de Justicia de la Nación. 29an de januaro 2016. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021. «Texto vigente a la última reforma publicada en el Diario Oficial de la Federación el 29 de enero de 2016. La reforma a este artículo, así como al 43 y 122 de la misma constitución, y el texto vigente del Art. 1º de la Constitución local, afirman su carácter de entidad federativa, mas no de estado, en virtud de su condición de capital de la república.»
  6. Oficiale, la nomo ŝanĝis la 30an de januaro 2016, per dekreto kiu deklaras reformitaj kaj nuligitaj diversajn disponojn de la Politika Konstitucio de Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, pri la politika reformo de Meksikurbo. «Decreto publicado por la Secretaría de Gobernación mexicana por el que se declaran reformadas y derogadas diversas disposiciones de la Constitución Política de los Estados Unidos Mexicanos, en materia de la reforma política de la Ciudad de México». 20a de januaro 2016. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  7. OECD. OECD Territorial Reviews, Statistics / OECD Territorial Reviews / OECD Territorial Reviews: Valle de México, México (en angla). doi:10.1787/9789264245174-en. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  8. Naciones Unidas (eld.). «Population of urban agglomerations with 750,000 inhabitants or more in 2005, by country, 1950-2015». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  9. Universitato de Loughborough (eld.). «Inventory of World Cities» (en angla). Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  10. «GaWC - The World According to GaWC 2012». www.lboro.ac.uk. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  11. «Lista de Las Ciudades más ricas del Mundo según el PIB que tienen». Arkivita el originalo la 9an de Aprilo 2018. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  12. Gobierno de la Ciudad de México (2018). «Ciudad de México Global: La acción internacional de la Ciudad de México». Arkivita el originalo la 17an de februaro 2019. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  13. «Reporte económico de la Ciudad de México 2017». Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine [1] Arkivigite je 2019-06-05 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  14. Delimitation of Mexico's Metropolitan Areas 2015 (hispane). CONAPO. Alirita December 29, 2020.
  15. INEGI. 2011. «Censo 2010. Estados Unidos Mexicanos. Resultados Preliminares.», s. 30. (el Retarkivo 20120505010044)
  16. Forente Nasjoner. 2009. «World Urbanization Prospects: The 2009 Revision» Arkivigite je 2011-10-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20111008040750)
  17. «Ciudad de México».. Arkivita el la originalo je 2021-03-07. Alirita 2021-08-27.
  18. Silva Badillo, Carlos Enrique (1986). «El Distrito Federal y el Estado del Valle de México, (1814-1917)». Memoria del IV Congreso de Historia del Derecho Mexicano (Instituto de Investigaciones Jurídicas de la UNAM.).
  19. «Acta de Independencia del Imperio Mexicano». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  20. Diskurso de fray Servando Teresa de Mier "en pro de la ciudad de México y el Distrito Federal"
  21. «Ley Orgánica del Distrito y los Territorios Federales (31 de diciembre de 1928)». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  22. «"Es creado el Distrito Federal". En: Doralicia Carmona Dávila, Memoria política de México. Instituto Nacional de Estudios Políticos, A.C.». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  23. «Texto original y reformas al artículo 122 constitucional». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  24. «Texto original y reformas al artículo 44 constitucional». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  25. «22 cosas que todos deben saber acerca de la Ciudad de México #CDMX». Konsultita la 27an de Aŭgusto 2021.
  26. Artikolo "Palacio de Bellas Artes reabre sus puertas con tecnología de punta". Arkivita el la originalo je 2017-07-03. Alirita 2021-08-27.
  27. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ciudad de México en la hispana Vikipedio.