La Baseno de Meksiko estas la nomo por la arigo de kvar valoj en la centra parto de la teritorio de Meksiko, situa ene de la 26a hidrologia regiono nome Pánuco kaj la 13a regiono nome “Valo de Meksiko kaj Sistemo Kutzamala”, kun altaĵoj minimumaj inter 2,150 m super marnivelo al 2,390 m.s.m. en sia valoj kaj de 5,800 m.s.m. en la vulkanoj ĉirkaŭaj, kvankam kun averaĝa alto de 2,900 m.s.m. de la montoj ĉirkauaj. Ene de ĝi troviĝas la urboj Pachuca, Tizayuca, Amecameca, Texcoco, Apan, inter aliaj kaj preskaŭ la tuta Metropola Zono de la Valo de Meksiko]], kun escepto de la zono apartenanta al la municipo de Huixquilucan. Tiu baseno estas dividita administracie inter kvar federaciaj entoj kaj tiuj estas el pli granda areo al pli malgranda, Subŝtato Meksiko, Meksikurbo, Hidalgo kaj Tlaxcala kun malgranda zono en la ŝtato Puebla.[1]

La Baseno de Meksiko kun la lagoj de la 16a kaj 21a jarcentoj.

Foje kaj eĉ registarnivele oni konfuzas ĝin kun la Valo de Meksiko ĉar oni konsideras ke, ĉar enhavataj de la Lago de Tekskoko la valoj de Meksiko kaj de Cuautitlán, temas pri la sama valo kaj pro etendo la valo de Meksiko enhavus la tutan basenon de Meksiko[2][3]

Referencoj redakti

  1. * CONAGUA (2004). Compendio del agua, 2004, región XII. México, CONAGUA. p. 6 a 15. S/N.
  2. Mireya (1989). «Historia natural del valle de México». Ciencias (15):15-21. Notu kiel en la dua kolumno kaj dua paragrafo de la paĝo 15, la aŭtorino referencas al la konfuzo inter valo kaj baseno de Meksiko "Siendo una cuenca, a la que todos conocemos como valle (Sic)", kiu valo estas nur unu el la kvar basenoj kiuj formas ĝin.
  3. * Armando Correa García. (2004). Contaminantes atmosféricos en la zona metropolitana de la ciudad de México. México, I.P.N; U.A.M. p. 29. 970-31-0349-2.

Eksteraj ligiloj redakti