Claudia Sheinbaum
Claudia SHEINBAUM Pardo (Meksikurbo, 24-a de junio 1962) estas meksika politikistino, sciencistino, aktivulino kaj verkistino. Ŝi estas Jefe de Gobierno (urbestrino) de Meksikurbo ekde la 5a de Decembro 2018.[1]
Claudia Sheinbaum | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de junio 1962 (61-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Loĝloko | Meksikurbo vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Alma mater | Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko • Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley • Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko • Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd | ||||
Partio | National Regeneration Movement • Partio de la Demokratia Revolucio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Carlos Sheinbaum Yoselevitz vd | ||||
Patrino | Annie Pardo vd | ||||
Edz(in)o | Carlos Imaz Gispert • Jesús Maria Tarriba vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • politikisto • mediprotektulo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Manuel Martínez Fernández vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi plenumis la postenon de Secretaría del Medio Ambiente de la Ciudad de México (Ministro pri Medio de la Federacia Distrikto el 2000 ĝis 2006, dum la regado de Andrés Manuel López Obrador[2] kaj estis "Jefe Delegacional" en Tlalpan el 2015 ĝis 2017. En 2007 ŝi estis membro de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo, kiu ricevis la Nobel-premio pri paco en 2007 pro ties kontribuo en la Kvara Informo pri Klimata Ŝanĝiĝo por la Unuiĝintaj Nacioj kun Al Gore.[3][4]
Notoj redakti
- ↑ Dra. Claudia Sheinbaum Pardo Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5a de Decembro 2018, Conferencia Nacional de Gobernadores, 5a de Decembro 2018
- ↑ José Luis Flores, Presenta AMLO su gabinete Arkivigite je 2020-09-19 per la retarkivo Wayback Machine, El Universal, 21a de Novembro 2000. Alirita la 10an de Aŭgusto 2017.
- ↑ «Industry». Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo. Arkivita el la originalo la 14an de junio 2018. Konsultita la 28an de Aŭgusto 2021.
- ↑ Nobel Prizes 2007 alirita la 8an de junio 2018 en [www.nobelprize.org]