Plano de Iguala

La dokumento konita kiel Plano de Iguala estas politika dokumento skribita de Agustín de Iturbide, proklamita ĉe la tiel nomita vilaĝo la 24-an de februaro 1821. La plano deklaras la sendependecon de Nova Hispanio kaj la kreadon de imperio kies imperiestro estu la reĝo de Hispanio Fernando la 7-a.

Unua folio de la Plano de Iguala.

Antaŭ la planoRedakti

 
Gravuraĵo de la 19-a jarcento bazita sur oleportreto de Agustín de Iturbide.

Antaŭ proklami la planon, Iturbide estis sendita al la sudo de la vicreĝlando por batali Vicente Guerrero, kiu estis en la montoj de la Sierra Madre del Sur (monto-ĉeno je suda Meksiko) kun kelkaj sekvuloj, kaj faris sian movadon kreski el malmultaj sekvuloj ĝis ĉirkaŭ 2 000 homoj.[1] Iturbide estis elektita de la vicreĝo Venegas, kaŭze de rekomendoj faritaj de anoj de la nomata Konspiro de la Profesa, kaj li anstataŭis la kolonelon Armijo kiu ĝis tiu tempo havis la postenon de komandanto de reĝistaj trupoj en la sudo de lando.[2]

Eblas, ke Iturbide antaŭpensis pri la ideo de emancipado por la Nova Hispanio, ideo kiun li elmetis al Guerrero en letero proponinte kuniĝon por pace atingi la sendependecon, ĉar Guerrero ne estis preta forlasi siajn armilojn krom sendependeco estu plenumita.[3] En tia maniero la du rivaloj kunigis siajn fortojn kaj interkonsentis porti la landon al sendependeco.

Post la proklamo, kiu fariĝis antaŭ la trupoj komanditaj de Iturbide, kiuj ĵuris subteni la planon la 1-an kaj 2-an de marto 1821, rapida 7-monata kampanjo atingis la deziritan emancipadon la 27-an de septembro kiam la trupoj de la tri-garanta armeo eniris en la ĉefurbon de la lando.[4] Tiu ĉi kampanjo estis pli politika ol milita en sia naturo, pro kaŭzo ke ĝi plenumiĝis per la grandega kontaktula reto havita de Iturbide, kiu permesis lin ekhavi la subtenon de multaj gravaj direktantoj, ekleziuloj kaj milituloj, kaj faciligis la venkon de la movado en la plej granda parto de regno.[5]

EnhavoRedakti

La Plano fariĝis de 23 artikoloj, per kiuj ĝi «distingas la plej primitivajn naciajn tradiciojn, kiel la religio kaj la monarkio»[6], kaj deklaris egalecon de ĉiu civitano de la lando, fininte la kastan sistemon kiu regis tra la kolonio kaj egale protektinte ĉiun. Ĝi ankaŭ protektis la katolikan religion kiel la sola permesita en la lando, garantiginte la rajtojn ĝuitajn de la klerikanoj kaj reasertinte iliajn rajtojn pri iliaj proprietaĵoj.

Ĝi vokis la reĝon de Hispanio, Fernando la 7-a, okupi la tronon de nova imperio, kvankam ĝi ne fermis la pordon al iu malsama el familio de tiu, aŭ el alia reganta eŭropa familio, por okupi la landan tronon se tiu malakceptis la oferon. Ĝi donis al imperio moderan registaran sistemon, starigita de ad-hoc konstitucio, kiu estu redaktita de la Kortesoj kiam ili kunvenas, dum la Kadiza konstitucio validu. Samtempe stariĝis junto taskita kun efektivigado de plano, kiu krome regu ĝis la kunveno de la Kortesoj.

Estas dirita, ke du versioj de la plano ekzistas, la unua de tiuj titolita Plano de Sendependeco por Norda Ameriko, kiu fariĝis de 23 artikoloj kaj estas pritraktita en ĉi tiu artikolo, kaj estas la plej konsultita kaj kopiitaj de ambaŭ; la dua, titolita Plano kaj indikoj por la registaro kiu devas provizore stariĝi, kun la celo sekurigi nian sanktan religion kaj efektivigi la Sendependecon de Meksika Imperio; kaj kiu havu la titolon Reganta Junto de Norda Ameriko, proponita de la S-ro. Kolonelo Agustín de Iturbide al la Eminenta S-ro. Vicreĝo de Nova Hispanio, Grafo de Venadito, kiu enhavas 24 artikolojn kaj apartigas en 2 partoj la 18-an artikolon de la unua versio, estis sendita, kiel diras ĝia titolo, al la vicreĝo kune kun aliaj dokumentoj.[7]

La Plano apogis sin en la Tri-Garantan Armeon, ĉar ĝi ĵuris defendi: 1) la katolikan apostolan roman religion, 2) la sendependecon sub la proponita monarka sistemo, kaj 3) la kunigon inter amerikanoj kaj eŭropanoj en la nova nacio.

BibliografioRedakti

  • Bancroft, Hubert H. History of Mexico. Vol. 4. San Francisco: The History Company, Publishers, 1886. Disponebla ĉi tie.
  • Espinosa, Joaquín E. La Iturbidiada: Sonata para un libertador, en cuatro movimientos. Vida política de Agustín de Iturbide. Facultad de Filosofía y Letras, UNAM, 2013. Disponebla ĉi tie.
  • Plan e indicaciones para el govierno que debe instaurarse...'
  • Plano de Iguala en la hispana ĉe Wikisource.

ReferencojRedakti

  1. Bancroft, p. 706.
  2. Bancroft, p. 704.
  3. Espinosa, p. 40.
  4. Bancroft, p. 732.
  5. Espinosa, p. 45.
  6. Espinosa, p. 41.
  7. Espinosa, p. 44.