Universidad Autónoma Metropolitana (Meksiko)

La Universidad Autónoma Metropolitana (esperante Metropola Aŭtonoma Universitato) estas meksika universitato kies lokiĝo estas ĉefe en Meksikurbo kaj en la Ŝtato de Meksiko. Ĝi estas unu el la plej gravaj institucioj de la regiono kune kun aliaj kiel la Meksika Aŭtonoma Nacia Universitato (Universidad Nacional Autónoma de México, UNAM) kaj la Politeknika Nacia Instituto (Instituto Politécnico Nacional, IPN).

Universidad Autónoma Metropolitana
esperante Metropola Aŭtonoma Universitato
universitato • eldonejo de malfermita aliro • esplorcentro • publika universitato
moto In Calli Ixcahuicopa
«Casa abierta al tiempo»
Domo malfermata al tempo
Informoj
fondodato 1974
speco publika
Situo
Geografia situo 19° 17′ 12″ N, 99° 8′ 13″ U (mapo)19.2867-99.1369Koordinatoj: 19° 17′ 12″ N, 99° 8′ 13″ U (mapo)
lando Meksiko
urbo Meksikurbo
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Asocio Nacia de Universitatoj kaj Institucioj de Eduko Supra
• Editoriales Universitarias y Académicas de México vd
Universidad Autónoma Metropolitana (Distrito Federal)
Universidad Autónoma Metropolitana (Distrito Federal)
DEC
Universidad Autónoma Metropolitana
Universidad Autónoma Metropolitana
Universidad Autónoma Metropolitana (Meksiko)
Universidad Autónoma Metropolitana (Meksiko)
DEC
Universidad Autónoma Metropolitana
Universidad Autónoma Metropolitana
Map
Universidad Autónoma Metropolitana
vdr

Ĝi dividiĝas en ses sidejoj: kvin el ili estas lernejsidejoj plus la ĉefsidejo, kie rektoro kaj ĉefadministracio sidas.

Historio redakti

Ĉi tiu altlernejo naskiĝis dum la 70a jardeko de la pasinta jarcento, dum la registaro de la tiam meksika prezidanto Luis Echeverría Alvarez. Ĝia fondado helpadis al la novaj altlernejaj aspirantoj havi novan altkvalitan alternativon por daŭrigi siajn studadojn.

Lernejaj sidejoj redakti

Kvar el la kvin lernejsidejoj plus la ĉefsidejo lokiĝas ĉe Meksikurbo kaj la restanta en Meksikŝtato. La Mekskikurbaj estas la sidejoj Azcapotzalco, Iztapalapa, Xochimilco [SoĉiMILko] kaj Cuajimalpa [KŭaĥiMALpa], konstraste kun la sidejo Lerma kiu lokiĝas en la samnoma municipo en Meksikŝtato, okcidente de la ĉefurbo.

Esperanto redakti

Nuntempe, esperanto ne estas oficiale instruata en la sidejoj de la universitato. Tamen, iuj el ili havas malfermatajn agadprogramojn, en kiuj ajna membro de la universitata komunumo povas partopreni por kunhavigi al la aliaj siajn proprajn talentojn.