Servando Teresa de Mier

Servando Teresa de Mier, Fray ServandoPadre Mier (aŭ laŭ kompleta nomo, José Servando Teresa de Mier y Noriega y Guerra) (Monterrey, Nuevo León, 18-a de Oktobro 1765 - Meksikurbo, 3-a de Decembro 1827) estis eks-dominikano, liberala pastro kaj verkisto de nombraj traktatoj pri politika filozofio en la kunteksto de la Meksika Milito de Sendependeco. Li devenis el familio de hidalgo el Asturio.

Servando Teresa de Mier
deputito de Meksiko
Frayservando.jpg
Persona informo
Servando Teresa de Mier
Naskiĝo 18-an de oktobro 1763 (1763-10-18)
en Monterejo
Morto 3-an de decembro 1827 (1827-12-03) (64-jara)
en Meksikurbo
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Loĝloko BurgosoRomo [#]
Ŝtataneco Meksiko [#]
Profesio
Okupo presbiteroverkistofilozofopolitikistomilitisto [#]
Aktiva en Meksikurbo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Per leteroj kaj predikoj li insistis, ke la kulto al la Virgulino de Gvadalupo estas antaŭhispana, same kiel kristanismo mem, kaj pro tio ne estas tialo por danki al Hispanio, ĉar la Imperio de aztekoj jam estis kristana antaŭ 1519. Liaj ideoj dekomence ne ricevis negativajn kritikojn. Sed, unu semajno post prediko, la ĉefepiskopo Alonso Núñez de Haro (kiu laŭ Mier "malamegis la kreolon") akuzis lin je herezo kaj blasfemo antaŭ la Inkvizicio, pro kio oni ekskomunikis lin, oni enprizonigis lin, oni senigis lin el siaj libroj kaj estis kondamnita je dek jaroj de ekzilo en Hispanio.

EkziloRedakti

Li devis plenumi la ekzilon dekomence en la konvento de dominikanoj de Las Caldas, aktuale en Kantabrio, Hispanio. Oni malpermesis porĉiame instruadon, predikon kaj konfesadon; krome oni sendoktorigis lin. Li fuĝis el la konvento de Caldas rompinte la fer-stangojn de la fenestro per martelo kaj ĉizilo, sed li estis rekaptita kaj remalliberigita, tiam en la konvento de San Francisco, en Burgoso, kie li disponis de pli granda libereco, pro kio li povis plendi al supera tribunalo Consejo de Indias.​[1] La tezo de lia prediko estis reviziita de teologoj de la Inkvizicio, kiuj determinis, ke estis nek blasfemo nek herezo. Sed pro influo de Nuñez de Haro oni ne senkulpigis lin.[2]​ En 1801 li refuĝis kaj rifuĝiĝis en Bajono, Francio, de tie al Bordozo kaj de Bordozo al Parizo. Tie li laboris kiel interpretisto, kaj kun Simón Rodríguez, iama instruisto de Simón Bolívar, Teresa de Mier malfermis akademion por la instruado de la hispana. Li tradukis al la hispana Atala, de François-René de Chateaubriand. Mier konis gravulojn kiel Alexander von Humboldt, la duko de Montmorency kaj Chateaubriand mem. En 1802 li lasis la ordenon de dominikano kaj iĝis simpla pastro en Romo.

Reveninta al Madrido, li estis malliberigita por tria fojo, pro satiro apogoante la sendependecon de Meksiko. Li estis sendita al korektejo en Sevilo, el kiu fuĝis en 1804. Li estis denove arestita kaj enprizonigita dum tri jaroj. Tiasm la Papo nomumis lin partikulara prelato, ĉar li estis konvertinta du rabenojn al katolikismo. Dum la Hispana Milito de Sendependiĝo kontraŭ Francio, li venis el Lisbono kaj partoprenis en bataloj, inter alaij en la Batalo de Alcañiz, la 23an de Majo 1809, kaj poste li estis enprizonigita en Belchite fare de la francoj, sed li povis fuĝi denove. Poste li ricevis postenojn de la hispana reĝimo de Sevilo kaj Kadizo. Li partoprenis en kelkaj sesioj de la Kortumo de Kadizo kun aliaj meksikaj delegitoj, pri kio ili seniluziiĝis kaj li poste translokiĝis al Londono, kie li kunlaboris kun José María Blanco White en El Español, gazeto kiu apogis la sendependentismajn movadojn de la hispanaj kolonioj en Ameriko.

Por la sendependigo de Nova HispanioRedakti

En Londono li konis la hispanan revoluciulon Xavier Mina, kaj ili interkonsentis por ekspedicio al Nova Hispanio por lukti por la sendependigo de la vicreĝlando. Ili eliris al Ameriko la 15an de Majo 1816 kaj elŝipiĝis en Baltimore, por kontakti kun la hispanamerikaj insurekciuloj tie. Li akompanis Mina al Novjorko kaj Filadelfio kaj post malsukceso kontakti kun la generalo Guadalupe Victoria, li renkontis kun Mina en Galveston. La ekspedicio estrita de Mina elŝipiĝis en Soto la Marina la 21an de Aprilo 1817. Dum Mina serĉis aliajn insurekciulojn, Mier restis en tiea fortikaĵo, kie li estis kaptita la 13an de Junio 1817,[3], tiam de la monarkisma armeo. Li estis sendita al la Fortikaĵo San Carlos de Perote, poste al la karcero de la Inkvizicio de Meksikurbo,[4]​ kie li verkis parton de siaj Memoroj kaj finfine al Havano en 1820. Li fuĝis por la sesa okazo, kaj rifuĝiĝis en Filadelfion, kie li restis ĝis la sukceso de la sendependigo de Meksiko.

En Februaro 1822 li revenis al Meksiko nome al Veracruz, sed tie denove estis arestita kaj enprizonigita en la kastelo San Juan de Ulúa, ankoraŭ sub kontrolo de la hispanoj. Poste, li estis deputito de la unua meksika kongreso por la ŝtato Nuevo León. Li kontraŭis la kreadon de Meksika Imperio kun Agustín de Iturbide estre, kio kondukis lin al prizono por trimila fojo. Li fuĝis por la lasta fojo, tiam la 1a de Januaro 1823, el la konvento Santo Domingo. Teresa de Mier estis elektita deputito al la dua Konstitucifara Kongreso. La 13a de Decembro 1823 li diris sian faman "Discurso de las profecías" (Diskurso de la profetecoj). En tiu diskurso, li montris sin favore de respubliko kaj federacia kaj modera.

VerkojRedakti

Mier publikigis multajn diskursojn, sermonojn kaj traktatojn pri religio kaj politiko, inter ili:

 
El la kovrilpaĝo de El mundo alucinante de Reinaldo Arenas.
  • Cartas de un americano al español, 1811-13.
  • Historia de la revolución de Nueva España, 2 vol., Londres: 1813. 2a eld., México: 1922.
  • Apología y relaciones de su vida bajo el título de Memorias, Madrid: 1917. 2a eld., México: 1946.
  • Memorias. Un fraile mexicano desterrado en Europa, Madrid: 2006

La kuba verkisto Reinaldo Arenas verkis la romanon El mundo alucinante, bazite sur la vivo de Mier.

NotojRedakti

  1. Arrioja Vizcaíno, A. Fray Servando Teresa de Mier... p. 23
  2. A. Fray Servando Teresa de Mier..., p. 24
  3. Muñoz, 2009; 115-116
  4. Zárate, 1880; 576-577

BibliografioRedakti

  • Fray Servando Teresa de Mier: confesiones de un guadalupano federalista. Plaza & Janés. México, 2003.
  • Enciclopedia de México. "Mier Noriega y Guerra, José Servando Teresa de," vol. 9. México: 1987.
  • Mier, Servando Teresa de. Memorias. Un fraile mexicano desterrado en Europa. Trama Editorial. Madrid. 2006
  • Muñoz Saldaña, Rafael (2009). México independiente. El despertar de una nación. México: Editorial Televisa Internacional. ISBN 978-968-5963-25-1.
  • Zárate, Julio (1880). «La Guerra de Independencia». En Vicente Riva Palacio, eld. México a través de los siglos. III volumen. México: Ballescá y compañía. Konsultita la 14an de Majo 2010.
  • El mundo alucinante, Reinaldo Arenas, Editorial Tiempo Contemporáneo, Bienos Aires, 1970.
  • O'Gorman, Edmundo (1945). Antología del pensamiento político americano. Fray Servando Teresa de Mier. México: Imprenta Universitaria. pp. 126-140.