Blanco White, José María Blanco White aŭ pli precize José María Blanco Crespo "Blanco White" (Sevilo, la 11-an de julio 1775Liverpool, la 20-an de majo 1841), estis hispana verkisto, pensisto, teologo kaj ĵurnalisto, konata en Hispanio laŭ la oficiala origina nomo José María Blanco Crespo, kiun li mem post sia angligo tradukis kaj duobligis kiel "Blanco White". Temas pri elstara gravulo en la okcidenteŭropa tiama kulturo pro siaj hispanaj radikoj kaj setliĝo brita: li verkis dekomence en la hispana sed poste en la angla, do li estis hispanlingva kaj anglalingva verkisto.

Blanco White
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1775 (1775-07-11)
en Sevilo
Morto 20-an de majo 1841 (1841-05-20) (65-jaraĝa)
en Liverpool
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de OksfordoUniversitato de Sevilo • University of Osuna vd
Memorigilo Blanco White
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • katolika sacerdoto • teologo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li havis irlandajn praulojn: li estis la filo de la komercistoj Guillermo Blanco, kromnome White (vickonsulo britia kiu setlis en Sevilo dum la reĝado de Fernando la 6a de Hispanio), kaj de María Gertrudis Crespo y Neve. Tiu ĉi lasta estis tre religiema kaj orientis siajn filinojn al monaĥinado, kie ili mortis, kaj sian filon al pastrado.

Li studis ĉe la dominikanoj kaj poste en la Universitato de Sevilo. Li konis na Manuel María del Mármol, kiu fakte iĝis lia kultura protektanto, kaj poste rilatis al Manuel María de Arjona, Jose Maria Tenorio Herrera, Félix José Reinoso kaj Alberto Lista, kun kiuj li formis la Akademion de Beletroj de Sevilo. La 21an de decembro de 1799 li iĝis pastro, spite siajn dubojn. Li eniris poste en la kolegio de Santa María kaj poste ekzameno li iĝis mosta pastro en 1801 de la Reĝa Kapelo de San Fernando. Li suferis religian krizon inter 1802 kaj 1803. Ekde tiu jaro li ĉesas konsideri sin kiel katoliko.

En 1805 li iris al Madrido, kie akiris nepagatan postenon en la Komitato de Literaturistoj de la Instituto Pestalozzia kaj estis nomumita privata instruisto de la infanto Ds ĉe la babilrondo de Manuel Quintana kaj veturadis al Salamanko. Kiam eksplodis la Milito de Hispana Sendependiĝo li revenis al Sevilo. En 1808 li iĝis patrioto kaj ekde Sevilo kunlaboris kun Isidoro de Antillón y Marzo en la redakcio de la ĉiusemajna gazeto Semanario Patriótico (1808-1809); liaj kritikoj konsiderigis lin persona non grata (neakceptebla persono) antaŭ la sendependisma registaro nome Junta Suprema de España. En 1809 naskiĝis lia filo Fernando, senleĝe kun Magdalena Eguaya, virino kiu mortos en 1816. Tamen Blanco ne ekkonis pri lia ekzisto ĝis 1812, kiam li jam estis en Anglio, kaj tiam ordonis preni lin por agnoski kaj eduki lin tie. La 29 de januaro de 1810 li translokiĝis al Cádiz kaj la 23a de februaro li revenis al Anglio kaj ne revenis en Hispanion; li alvenis tien la 3an de marto de 1810.

En Londono li publikis El Español (1810-1814), malpermesita en Hispanio kaj kie li kritikis la hispanajn aŭtoritatojn kaj montriĝis tre komprenema kun la hispanamerikaj revoluciuloj kiu ekleviĝis kontraŭ Hispanio, kvankam lia komenca sinteno estis por aŭtonomio, kaj ne por absoluta sendependeco. Liaj politikaj opinioj ŝanĝis el komenca jakobenismo al meza liberalismo. La 4a de oktobro de 1812 li eniris en la Eklezio de Anglio. En 1814 li iĝis pastro de sia nova eklezio. Li reviziis la tradukojn de la Biblio al hispana por la Biblia Britfremda Socio, tiom pri la teksto de la Nova Testamento Reina-Valera (1817), kiom pri tiu de la Biblio tradukita de Felipe Scío de San Miguel (1821), sed tiukaze li ricevis la kunlaboron de Andrés Bello. Li reviziis kaj tradukis ankaŭ la Evidencia de la Religión Cristiana de G. Paley kaj la Liturgia Anglicana.

Li suferis alian religian krizon en 1819, sed la Hispana liberala revolucio de 1820 reinteresigas lin pri sia lando kaj post mendo de Thomas Campbell, direktoro de The New Monthly Magazine, verkis Letters from SpainLeteroj el Hispanio, kiuj aperis en 1821 sub la seŭdonimo Leucadio Doblado kaj publikitaj en unu volumo en 1822. En tiuj, kun paĝoj pri Ĝenrismo kiel tiuj pri la Sankta semajno, pri la Toreo kaj pri la teatraj spektakloj, li akre kritikas la maltoleremon kaj malprogresemon de sia lando. Tiu verko, laŭdata de la poeto kaj hispanisto Robert Southey, Lord Holland, John Stuart Mill kaj Hemans, plisolidigis lian reputacion de verkisto en angla. Li tradukis hispanajn verkojn al tiu lingvo kaj kunlaboras en la Encyclopædia Britannica kaj en la Quaterly Review. Li laboras ankaŭ kiel bibliotekisto de la hispanisto Lord Holland kaj publikigas gravajn artikolojn pri hispana literaturo (tre progresemaj en tiu epoko estis, ekzemple, tiuj dediĉitaj al La Celestina aŭ al El Conde Lucanor). En 1823, post mendo de la eldonisto Rudolph Ackermann, aperis Variedades o Mensajero de Londres (1823-1825), gazeto kiu disvastiĝis tra Hispanameriko kaj en kiu publikigis artikolojn Juan Antonio Llorente kaj Leandro Fernández de Moratín. En 1825 li publikigis Practical and internal Evidence against Catholicism, teologia verko kontraŭ katolikismo. Li estis nomumita Magistro (Master of Arts) ĉe la Universitato de Oksfordo en 1826 kaj tien translokiĝis, kie loĝis kiel predikisto. Pro influo de novaj amikoj li publikigis en 1829 la du unikajn numerojn de The London Review.

En 1832 li translokiĝis al Dublino, kie li loĝis ĝis komenco de 1835. Li translokiĝis poste al Liverpool, abandonis la Anglikanismon kaj aliĝis al unitarismo, tiam verkis siajn Observations on Heresy and Orthodoxy (Pri herezo kaj ortodoksismo) (Londono, 1835), kie esprimas siajn religiajn dubojn. Li verkis sian aŭtobiografion en angla: The Life of... written by himself (Vivo de la pastro J. M.ª Blanco White), Londono, 1845, kiu estis tradukita kaj eldonita de Antonio Garnica, Sevilo, Universitato, en 1975. Li verkis krome kelkajn romanojn en hispana sub seŭdonimo, kiel Intrigas venecianas o Fray Gregorio de Jerusalén: ensayo de una novela española, publikita en kajeroj en la gazeto Variedades o Mensajero de Londres, aŭ Luisa de Bustamante o la huérfana española en Inglaterra (1840), kiun ne finigis, kaj kiu estis publikita en Revista de Ciencias, Literatura y Artes de lia nevo José Blanco-White y Olloqui. Li mortis en Liverpool ĉe sia amiko William Rathbone la 20an de majo de 1841. La Hispana Eklezio Reformita Episkopa (anglikana) konsideras ĝin kiel unu el siaj antaŭuloj[1]

Blanco White malakceptis la fanatikismon de la katolikoj. Neniam pardonis al tiu eklezio instituciojn kiel tiuj kiuj konsideris leĝitiman la monaĥan enkarcerigon de liaj du fratinoj, kiun li ege bedaŭris en su aŭtobiografio. En Anglio li sukcesis regi perfekte la anglan, kiun li jam konis ekde infano pere de siaj komercaj rilatoj, kiel li rakontis en sia Vivo de la pastro J. M.ª Blanco White (1845). Li eĉ elstaris kiel verkisto en angla per poemoj kiel la soneto Night and Death (Nokto kaj morto) (1828), kiu impresis na Samuel Taylor Coleridge kaj kiu eniris en la antologiojn de la angla literaturo. Kiel kritikisto li riproĉis al la hispanlingva poezio ia klasikisma ankiloziĝo laŭ formo, stilo kaj temaro. Lia poezio en hispana povas estis klasita ene de la antaŭromantikismo.

Blanco White estis studita kaj eldonita ĉefe de Vicente Llorens kaj Juan Goytisolo. Ekzistas arĥivo kun siaj ĉefaj dokumentoj konservita en la Universitato de Princeton.

Referencoj redakti

  1. Lopez-Lozano, C. (1991) Precedentes de la Iglesia Española Reformada Episcopal, Madrid: IERE. ISBN. 84-404-8724-X

Verkaro redakti

  • Letters from Spain, London, 2007.
  • Practical and internal Evidence against Catholicism, 2004.
  • Observations on Heresy and Orthodoxy (London, J. Mardon, 2009).
  • The Life of the Rev. Joseph Blanco White written by himself with portions of his correspondence. Eldono de John Hamilton Thom. London: John Chapman, 1845.
  • Luisa de Bustamante, o la huérfana española en Inglaterra, 1840.
  • José María Blanco White. Antología de Obras en Español Eldono de Vicente Llorens. Barcelona, Labor, 1971.
  • Obra Inglesa de José María Blanco White, kun prologo de Juan Goytisolo. Barcelona, Seix Barral, 1974.

Bibliografio redakti

  • VV. AA., Diccionario biográfico del Trienio Liberal, 1991.

Eksteraj ligiloj redakti