Batalo de Alcañiz

La batalo de Alcañiz estis armita konflikto de la Milito de Hispana Sendependiĝo kiu okazis en la urbo de la provinco Teruelo nome Alcañiz la 23an de majo de 1809.

Ĝenerala vido de Alcañiz kaj ties kastelo; de tie videblis parto de la batalo.

Unuflanke, la franca marŝalo Suchet alproksimiĝis al Alcañiz por eviti la hispanan atakon preparita por liberigi Zaragozon el la dua sieĝo, kun 10 000 soldatoj, 800 ĉevaloj kaj 12 kanonoj. Aliflanke Blake kun valenciaj kaj murciaj trupoj, kun avangardo estrita de la generalo Juan Carlos de Aréizaga. La fina venko okazis kiam la francaj infanterio kaj kavalerio estis balaita de la hispana artilerio estrita de brigadiro Martín García-Loygorri e Ichaso. La franca retiriĝo lasis pli ol 1000 mortintojn kaj 40 prizonulojn; dume la hispanoj ŝajne suferis 300 perdojn, inter mortintoj kaj vunditoj.