Cuauhtémoc Cárdenas
Cuauhtémoc Lázaro CÁRDENAS Solórzano (Meksikurbo, 1-a de Majo 1934) estas meksika politikisto, filo de la eksprezidanto de Meksiko Lázaro Cárdenas kaj fondinto de la Partio de la Demokratia Revolucio (PDR).
Cuauhtémoc Cárdenas | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de majo 1934 (89-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Alma mater | Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd | ||||
Partio | Partio de la Demokratia Revolucio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Lázaro Cárdenas del Río vd | ||||
Patrino | Amalia Solórzano vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | inĝeniero • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis trifoje kandidato al la Prezidenteco de Meksiko (en 1988, 1994, kaj 2000), kaj la unua Registarestro de la Federacia Distrikto elektita demokratie. Dum sia aktiveco en la PDR oni prikribis lin kiel morala estro, kvankam la politikisto ofte malakceptis tiun titolon.[1][2][3]

Oni konsideras lin maldekstra politikisto kaj li kritikis la politikojn de la prezidentoj de Meksiko el 1988. Lia politika ideologio inkludas la malakcepton de la novliberalismo, la defendo de socialaj politikoj favore al la malaltaj klasoj kaj sektoroj vundeblaj, la apogon de la registaro al la kulturo kaj la kontrolon fare de la ŝtato de strategiaj sektoroj (speciale de la energia sektoro). Aliaj idealoj kiujn li defendis estas la aŭstereco kaj la honesteco en la burokrateco, la laikismo kaj la nacia suvereneco.
Notoj redakti
- ↑ «Cuauhtémoc Cárdenas, el "líder moral" de la izquierda mexicana». El Comercio. 26a de Novembro 2014. Konsultita la 28an de Aŭgusto 2021.
- ↑ «Nunca entendí que era eso de "líder moral" del PRD: Cárdenas. Con José Cárdenas». Arkivigite je 2021-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Radio Fórmula. 26a de Novembro 2014. Konsultita la 28an de Aŭgusto 2021.
- ↑ Loaeza, Soledad (17a de februaro 2011). «El liderazgo político de Cuauhtémoc Cárdenas». La Jornada. Konsultita la 28an de Aŭgusto 2021.