Lázaro Cárdenas del Río
Lázaro CÁRDENAS del Río [LAsaro KARdenas del RIo] (21-a de majo 1895 - 19-a de oktobro 1970) naskiĝis en Jiquilpan, Miĉoakano, kaj tre juna partoprenis la meksikan revolucion. En 1928 estis elektita guberniestro de sia ŝtato.
Lázaro Cárdenas del Río | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lázaro Cárdenas del Río | |||||
Naskiĝo | 21-an de majo 1895 en Jiquilpan de Juárez | ||||
Morto | 19-an de oktobro 1970 (75-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero kaj diabeto vd | ||||
Lingvoj | norma hispana lingvo vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Partio | Revolucia Institucia Partio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Dámaso Cárdenas del Río (en) vd | ||||
Edz(in)o | Amalia Solórzano vd | ||||
Infanoj | Cuauhtémoc Cárdenas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1934 estis kandidato de la Nacia Revolucia Partio al prezidanteco, posteno kiun li tenis ĝis 1940.
En 1938, Cárdenas naciigis la petrol-industrion, kaj tiel kreiĝis la firmao Pemex. Li stimulis la sociajn movadojn, ĉefe sindikatojn, starigis la Meksikan Instituton por la Socia Sekureco kaj malfermis la pordojn al la ekzilitoj de la Hispana Enlanda Milito.
Post lia prezidenta periodo, li daŭre aktivis en la politiko, ĉiam celante la sociajn kaŭzojn. Lia apogo al la kuba prezidanto Fidel Castro altiris al li kritikojn de la dekstrularo, sed li neniam hezitis paroli favore al la kuba revolucio.
Li estis patro de la politikisto Cuauhtémoc Cárdenas.
Eksteraj ligiloj
redakti- Ekzile en Meksiko. Militrakonto, 05/01/2020