Ŝoĉimilko

(Alidirektita el Xochimilco)

Ŝoĉimilko (hispane Xochimilco) estas kvartalo (hispane delegación) de Meksikurbo. Ŝoĉimilko situas ĉirkaŭ 25 km sude de la centro de la urbo. La nomo de la loko venas de la navatla lingvo, xochi(tl) „floro“, mil(li) „kampo“ kaj la sufikso por loko -co kaj signifas tradukite io simile al "loko de la florkampo“. La ekologia parko estas Monda Naturheredaĵo de Unesko

Ŝoĉimilko
territorial demarcation of Mexico City
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 19° 17′ N, 99° 8′ U (mapo)19.275-99.138888888889Koordinatoj: 19° 17′ N, 99° 8′ U (mapo) [+]
Alto 2 238 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Ŝoĉimilko (Distrito Federal)
Ŝoĉimilko (Distrito Federal)
DEC
Ŝoĉimilko
Ŝoĉimilko
Situo de Ŝoĉimilko
Ŝoĉimilko (Meksiko)
Ŝoĉimilko (Meksiko)
DEC
Ŝoĉimilko
Ŝoĉimilko
Situo de Ŝoĉimilko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xochimilco Municipality [+]
vdr
Kanaloj de Ŝoĉimilko (Xochimilco)

La flosantaj ĝardenoj redakti

La flosantaj ĝardenoj por la loĝantoj de la urbo Meksiko kaj por multnombraj turistoj estas konata kaj ŝatata ekskursa celo. Temas pri amaso da artefaritaj kanaloj kun longeco de pli ol 150 km. Hodiaŭ oni uzas la ĝardenojn por ripozo, sed ankaŭ denove por kultivi plantojn, do por ĝia origina tasko. Konata estas la loko ankaŭ pro la flormerkato kaj pro la boatetoj (trajineras), kiujn oni povas lui surloke kun gvidanto. Je la 15a de novembro 2008 sur la kanaloj de Xochimilco ankaŭ ekskursis la Esperanto-grupo de Meksikurbo, varbante por Esperanto uzante boaton kun ornamaĵo kaj flago "Esperanto".

 
"Trajinera" kun ornamaĵo Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti