La Torre Latinoamericana (Latinamerika Turo) estas nubskrapulo ĉe la angulo de la stratoj Madero kaj Eje central Lázaro Cárdenas ĉe la urbocentro de Meksikurbo, Meksiko. Ĝia loko, ĝia alteco (183 metroj, 204 m kun anteno) kaj ĝia historio igas ĝin unu el la plej famaj konstruaĵoj ĉe Meksikurbo.
Ĝi estis la plej alta konstruaĵo ĉe la urbo ekde ĝia malfermo je 1956 ĝis 1972, kiam oni malfermis la Hotel de México (nun World Trade Center); ĝi ankaŭ estis la plej alta nubskrapulo ekster Usono, tial ankaŭ el latinameriko.