Baĥio (hispane : Bajío, signifante malaltebenaĵo) estas regiono de Nordcentra Meksiko kiu inkludas partojn de la subŝtatojn Gvanaĥŭato, Keretaro, Agvaskaljento kaj Ĥalisko [1][2]. Baĥio estas plurfoje agnoskita kiel la regiono kun la plej bona vivokvalito kaj kiel la plej sekura regiono en Meksiko [3], ankaŭ la plej dinamika en Latin-Ameriko[4][5]. Nuntempe, estas forta servregiono kiu spertas daŭrantan socian kaj ekonomian revivigon. Ĝi estas forta komerca kaj ekonomia centro [6]. La plej grandaj urbegoj de Baĥio estas León, Santiago de Querétaro kaj Aguascalientes [7].

Pejzaĝo de Baĥio, Gvanaĥŭato.

Geografio redakti

En ĝenerala ĉiutaga parolado, ĝi estas kutime rilatata al la subŝtatoj Gvanaĥŭato kaj Keretaro, kvankam ĝi nur formas parton de ili. Ĝi estas karakterizata per sia tre mekanizata mekanizata agrikulturo, kun averaĝa precipitaĵo de ĉirkaŭ 700 milimetroj jare (unu el la plej altaj en la lando).

Dum la epoko de Nova Hispanujo, la regiono estis konata kiel la pankorbo de la lando. Ĝis hodiaŭ (duan jardekon de la 21-a jarcento), la regiono produktas sorgon, tritikon kaj maizon kiel siaj precipaj kultivaĵoj.

Demografio redakti

Plej grandaj urboj redakti

 
La akvedukto de la urbo Querétaro.
Rango Urbo Loĝantaro
1 León 1 609 717
2 Santiago de Querétaro 1 097 028
3 San Luis Potosí 1 040 822
4 Aguascalientes 932 298
5 Irapuato 529 979
6 Celaya 468 387
7 Salamanca 260 769
8 Guanajuato 260 769
9 San Juan del Río 190 878
10 Lagos de Moreno 150 157
11 Tepatitlán 149 000

Ekonomio redakti

Nuntempe, la regiono estas unu el la plej rapide kreskantaj en la lando. Tio kaŭzis la altiron de multaj migrantoj el aliaj partoj de Meksiko [8][9] al la urbegoj de Baĥio. La regiono havis elstaran industrian kaj ekonomian evoluon en la lastaj 15 jaroj. La baĥiaj urbegoj havas unu el la plej altaj enspezoj pokape en Meksiko [10].

 
Panoramo de urbo Querétaro.

Kulturo redakti

Baĥio estas konata pro esti la lulilo de la meksika sendependeco de la Hispana Imperio kaj unu el la plej konservativaj bastionoj de la meksika katolikismo. Estis en Baĥio kie en aprilo 1915, dum la meksika revolucio, generalo Álvaro Obregón provokis decidajn batalojn kontraŭ Francisco Villa. La soldatoj de Villa perdis en junio ekster Celaya.

Prahistoria Baĥio-Kulturo redakti

Freŝdataj arkeologiaj studoj pri Baĥio malkovrigis ampleksan, prahistorian kulturtradicion unikan en la regiono, precipe en la riverebenaĵoj de la riveroj Lermao kaj Laĥao. La Baĥio-Kulturo prosperis de 300 ĝis 650 , kie kulturaj centroj inter El Cóporo en la fora nordo de Gvanaĥuato ĝis Plazuelas en la fora suda okcidento. Pli ol 1 400 ejoj estis malkovrataj ĉie en la subŝtato de Gvanaĥuato, sed nur la lokoj de Cañada de la Virgen, El Cóporo, Peralta, kaj Plazuelas ricevis ampleksan studon.

Referencoj redakti

 
Strato en la urbo Aguascalientes

Bibliografio redakti

  • hispane Ignacio Ocaranza Sainz 1963 : Estudio geográfico y económico del Bajío, Universidad Nacional Autónoma de Mexico
  • hispane Wright Carr, David Charles 1999 : La conquista del Bajío y los orígenes de San Miguel de Allende, Universidad del Valle de México-Fondo de Cultura Económica, México.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti