Malfermi la ĉefan menuon

Lermao

Rivero en Meksiko kiu elfluas en Cxapalaa Lago
Disambiguation

Ĉi tiu paĝo temas pri rivero en Meksiko. Por similnomaj geografiaj artikoloj bv. vidi : Lerma (Meksikŝtato), Lerma (komunumo en Italujo), Lermo (Burgoso).

Lermao
Puente Viaducto Río Lerma.JPG
Bazaj informoj
Situo Meksiko
Longeco 750 km
Akvokolekta areo 47 116 km²
Fluo
Fonto apud Almoloya del Río, Meksika Altebenaĵo
- Alteco super marnivelo 2 600 m
Enfluejo Ĉapalaa Lago
- Alteco 1 510 m
Altecodiferenco 1 090 m
Geografio
Hidrografia mapo de Ĥalisko; oriente rivero Lermao
Hidrografia mapo de Ĥalisko; oriente rivero Lermao
Information icon.svg
vdr

LermaoLerma-Rivero (hispane: Río Lerma) estas la dua plej longa rivero de Meksiko. Ĝi estas 750 kilometrojn longa rivero en okcident-centra Meksiko kiu originas en Meksika Altebenaĵo je altitudo de pli ol 3 000 metroj, kaj finiĝas kie ĝi malplenigas sin en Ĉapalaa Lago, la plej granda meksika lago, proksime de Gvadalaharo, en la subŝtato Ĥalisko. Ĉapalaa Lago estas la deirpunkto de Santiago, kiun kelkaj traktas kiel daŭrigon de Lermao. En kombinaĵo, la du ofte estas nomataj Rivero Lermao-Santiago (hispane: Río Lerma Santiago). Lermao estas fifama pro ties poluado, sed la akvokvalito montris konsiderindan plibonigon en la lastaj jaroj plejparte pro registaraj mediaj programoj kaj pro masivaj ĝisdatigantaj projektoj de kloakigado kaj akvopurigado.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) la rivero estas parto de la nesalakva tutmondaj 200-regiono "meksikaj altaĵaraj lagoj" kiu troviĝas en la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono.

FluoRedakti

Lermao originas de lagunoj apud Almoloya del Río, sur altebenaĵo de pli ol 2 600 da metroj super marnivelo, kaj 24 km sudoriente de Toluca. La lagunoj ricevas sian akvon de fontoj estiĝantaj en bazaltaj vulkanaj rokaĵoj en Monte de Las Cruces. Tiu ĉi situas inter Toluka Valo kaj Valo de Meksiko [1]. La rivero konstituas la mallongan limon inter la subŝtatoj Keretaro kaj Miĉoakano kaj poste fluas okcident-nordokcidenten tra Gvanaĥŭato. Post irado suden, la rivero disigas Gvanaĥŭaton kaj Miĉoakanon, kaj Miĉoakanon kaj Ĥaliskon antaŭ ol flui, post vojo de ĉirkaŭ 560 da kilometroj, en Ĉapalaan Lagon, 24 km okcidente-sudokcidente de La Barca. Ĝi havas longecon de 750 km. Kiam ĝi elfluas en la lagon, oni sin trovas je 1 510 metroj super marnivelo [2].

Iuj konsideras la 400-kilometrojn longan Santiagon, kiu ekde Ĉapalaa Lago, plue fluas nordokcidenten al Pacifika Oceano, kiel daŭrigon de Lermao.

Graveco en MeksikoRedakti

Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, grandaj bienoj estis establataj laŭ tiu rivero, inkluzive de la Atenco-ranĉo, kiu estis fondita kun taŭroj kiuj apartenis al Hernán Cortés. La taŭroj de tiu areo estis konsiderataj iuj el la plej bona materialo por la toreo. Laŭ la rivero troviĝas urbegoj kiaj ekzemple Lerma kaj San Mateo Atenco same kiel malgrandaj pitoreskaj urbetoj kun kultura signifo kiaj ekzemple Malinalco.

Laŭ la federacia registaro, la baseno Lermao-Ĉapalao estas konsiderata kiel la plej grava akvodislimo en la lando [3]. Kun ĝiaj plej gravaj alfluantoj, Laja, Apaseo, kaj Turbio, Lermao konsistigas la plej grandan riversistemon de Meksiko. Lermao ne estas navigebla per motorŝipoj, sed ĝi estas gravega por la regiona agrikultura irigacio. En la lermaa-ĉapalaa akvodislimo, 52 125 el la totalaj 78 000 (ĉirkaŭ 67%) terkultivistoj estas klasifikataj kiel hubuloj. Nuntempe 820 000 da hektaroj estas irigaciataj kaj laŭtaksaj tri milionoj da hektaroj estas en agrikultura produktado [4].

La loĝantaro en la akvodislimo nuntempe (en 1997) estis 9,35 milionoj kun jarkreskofteco iomete malpli ol la nacia averaĝo. La loĝantaro estas distribuata je 6 224 da lokoj; 18 el tiuj havas loĝantaron pli grandan ol 50 000 da loĝantoj. La kamparana loĝantaro sumiĝas nuntempe je 32 procentoj. La akvo de Lermao ankaŭ estas resurso por la municipa akvoprovizado en la metropolaj lokoj Gvadalaharo kaj Toluca. Dum akvekstraktado kaj uzo estas adekvataj por la pli grandaj loĝantarcentroj de la regiono, kamparaj areoj havas konstantajn problemojn kun aliro al trinkakvo de la rivero kaj al la grundakvoj kiuj provizas ĝin. Akvoputoj driligitaj en tiujn grundakvojn havas tre malaltajn rendimentojn.

PoluadoRedakti

Lermao havis konstantajn problemojn kun poluado. La plej multaj el la problemoj estis ŝuldataj al nepurigita kaj nesufiĉe traktita kloakaĵo kiu estis eligata en la riveron. Rezervujoj konstruitaj por kontroli la tre multfacetan fluon de la rivero ofte estis sufokataj kun akvohiacintoj pro eŭtrofiĝo kaŭzita de la netraktitaj elfluoj. La plej gravaj industrioj en la lermaa areo estis tiuj kiuj produktis viandon, laktaĵojn, trinkaĵojn, pulpon kaj paperon, ledvarojn, petrolkemiajn kaj kemiajn produktojn. Malgranda aŭ nenia emfazo de akvopurigo kaj recikligo estis altrudata sur tiuj ekonomiaj agadoj.

La situacio iĝis ekstreme malbona en la 1980-aj jaroj pro vagaj akvopolitikoj kiuj faris malmulton aŭ nenion por reguligi la akvouzon inter konkurantaj interesoj kaj ne konsideris la malsupra-riverajn efikojn kaŭzitajn supra-rivere. Registarplanoj estis desegnataj pro intensa publika premo kaŭzante plibonigon de la akvokvalito en la 1990-aj jaroj. Antaŭ 1997, 45 instalaĵoj kun traktadkapacito po 5,72 da kubaj metroj je sekundo, regule funkciis je regula bazo kun meza aktuala efikeco de proksimume 70 procentoj. Ses pliaj traktadinstalaĵoj estis konstruataj por levi la regionan kapaciton al po 9,56 kubaj metroj je sekundo. En Ĉapalaa Lago, en kiu Lermao elfluas, akvokvalito pliboniĝis ekde 90% de la lago havante malbonan kvaliton en 1989 ĝis 85% de la lago havante bonan kvaliton en 1997. Tamen, la plej malbona akvokvalito daŭre estis plej proksima kie Lermao elfluis en la lagon.

Tamen, en la jardeko komenciĝanta en 2000, la poluadaj niveloj de la riversistemo denove fariĝis timigaj laŭ studoj en Miĉoakano kaj Gvanaĥŭato montrantaj pliiĝon de kancero kaj neŭrocisticerkozo ĉe la loĝantaro vivanta proksime de la rivero [5]. La lermaa parto de la lermaa-ĉapalaa baseno estas konsiderata kiel la plej poluata, precipe en zonoj plej proksimaj al la fonto proksime de Almoloya del Río. Ekde 2005, industriaj poluadoj estas fariĝintaj gravan problemon same kiel la daŭra perdo de plantvivo en kaj ĉirkaŭ la rivero mem [6]. En 2005, miloj da fiŝoj subite mortis en la rivero en la municipo de Pénjamo en Gvanaĥŭato, kiam elfluanta poluaĵo forigis la oksigenon en tiu parto de la rivero [7]. La malsupra parto de la rivero, pli proksime de Ĉapalaa Lago, estas en pli bona stato ĉar tie ekzistas malpli da urbigo.

AkvovivejoRedakti

La senelfluaj basenoj ene de la ekoregiono iam estis parto de plejstocena akvokolekta areo, de kiu estis derivataj variecon da vivoformoj, la maĵoria parto de ili plenajn speciojn. La ekoregiono gastigas grandan nombron da endemiaj kaŭze de izolado kaj fragmentiĝo de tiuj basenoj. En Lermao mem, la endemiaj fiŝoj inkludas la ciprinoformajn (Algansea barbata, A. popoche, Yuriria chapalae), la dentokarpedojn (Alloophorus robustus, Allotoca dugesii, Chapalichthys encaustus, Girardinichthys multiradiatus), la aterinoformajn (Chirostoma aculeatum, C. bartoni, C. chapalae, C. contrerasi, C. labarcae, C. riojai), kaj la lampetrojn Lampetra geminis kaj L. spadicea [8].

Specioj endemiaj en Valo de Meksiko ampleksas Poblana ferdebueni [9] kaj Girardinichthys viviparus. La altebenaĵo Puebla - Llanos de San Juan enhavas parencajn taksonojn de endemiaj formoj, unu ĉe ĉiu vulkana lago. Iuj el ili inkludas Poblana alchichica, P. letholepis, kaj Chirostoma squamata.

Aliaj notindaj biotaj elementoj : la ranoj Rana megapoda kaj R. montezumae estas endemiaj en la ekoregiono. Tiu ĉi ankaŭ subtenas la preskaŭ endemian salamandrogenron Ryacosiredon.

Evoluismaj fenomenoj :Redakti

Estas kvar endemiaj kaj kvazaŭ endemiaj fiŝgenroj en la ekoregiono — Hubbsina, Skiffia, Chapalichthys, kaj la formortinta Evarra. Tiu grado de alt-taksonomiaj endemiismo estas ne superata en Nordameriko kaj estas malofta aliloke en la mondo.

Ankaŭ, areoj de malsekejo-disrompo rezultigis grandan adaptan radiadon de du taksonoj : Atherinopsidae (Chirostoma) kaj Goodeidae. Ene de Valo de Meksiko, izoligo kondukis al la speciigo de Evarra, kaj al diverseco pri aliaj specioj de pluraj familioj.

ReferencojRedakti

  1. angle ESTEBANEZ(ED), Francisco. (2002) The State of Mexico. Mexico City: Ediciones Nueva Guia. ISBN 968-5437-26-2.
  2. angle Lermao (Encyclopedia Brittanica)
  3. angle Baseno Lermao-Ĉapalao
  4. angle Microfarm Project using Simplified Hydroponics and Fertigation in the Lerma Chapala Basin, Mexico. Alirita 2008-08-04.
  5. hispane Mexico: Aserveran que el Rio Lerma trae muerte en el municipio de Pénjamo. Alirita 2008-08-04.
  6. hispane Domínguez Cuca 2007 : Río Lerma, el más contaminado de la cuenca, Correo: El diario del estado de Guanajuato, Guanajuato.
  7. hispane Rodriguez Corresponsal, Martin Diego 2005 : Severa contaminación del río Lerma causa mortandad de peces en Pénjam, La Jornada, Meksikurbo
  8. angle Nesalakva ekoregiono "Lermao-Ĉapalao" (FEOW)
  9. angle Poblana ferdebueni (Fishbase)

Eksteraj ligilojRedakti