Joaquín PARDAVÉ Arce (Pénjamo, Guanajuato, Meksiko,[1]​ 30-a de Septembro 1900 - Benito Juarez, Meksikurbo, 20-a de Julio 1955) estis aktoro, reĝisoro, kantisto, komponisto, komediistokaj scenaristo de la Orepoko de la meksika kino.[1]

Joaquín Pardavé
Persona informo
Naskonomo Joaquín Pardavé Arce
Naskiĝo 30-an de septembro 1900 (1900-09-30)
en Pénjamo
Morto 20-an de julio 1955 (1955-07-20) (54-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristokantoverkisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

En Meksikurbo, li ekkarieris kiel ano de la kompanio de zarzuela de sia onklo Carlos, kaj poste de José Campillo. Li debutis en "La banda de las trompetas", sed liaj sukcesoj venis per ludado de komediaj roloj kiuj ridindigis usonanojn kaj azianojn en Buster Keaton, El chino kaj El loco. Poste, li laboris pare kun la komikisto Roberto el Panzón Soto (patro de la komikisto Fernando Soto "Mantequilla").

Li estas plurfaceta, komponis muzikon, aktoris kaj reĝisoris kinon. Debutis en muta filmo Viaje redondo (José Manuel Ramos, 1919) premierita en 1920; lia unua sonfilmo estis El águila y el nopal (Miguel Contreras Torres, 1929) premierita en kinejoj en 1930. Li ludis rolon de maliculo en Águilas frente al sol (Antonio Moreno, 1932). Li ludis duarangan rolon en Jalisco nunca muere, sed lia famo kiel aktoro venis el México de mis recuerdos, kie ludis don Susanito Peñafiel y Somellera, rolulo de la epoko de Porfirio Díaz. Estas neforgesebla la rolulo de Narciso Escalera, finfine nomita "Makakikus", de El gran Makakikus, de 1944, kaj tiu de Pascual, en Ojos de juventud, de 1948, en kiu stelulis kun Elsa Aguirre kaj José Baviera.

Poste, li ekreĝisoris proprajn filmojn, inter ili El baisano Jalil, filmo kiu rakontas la vivon de la libanaj elmigrantoj kiam ili alvenis al Meksiko komence de la 20-a jarcento; ankaŭ Los hijos de don Venancio, kiu temas pri hispano posedanto de manĝovendejo, kaj en kiu liaj filoj kaj dungitoj estas entuziasmuloj al futbalo; Soy charro de Rancho Grande, Una gallega en Méxicoktp. Li estis protagonista en El Mil Amores, kun Pedro Infante kaj Rosita Quintana.

Li krome verkis kelkajn scenarojn grandkvalitajn por nombraj filmoj de la Orepoko de la meksika kino. Ekkarierinte en kino, li revenis al teatro per la opereto Orfeo en los infiernos. Li ankaŭ laboris por televido en 1954, fakte kiel klaŭno.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 «PARDAVÉ Arce, Joaquín». Konsultita la 25an de Aŭgusto 2021.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti