La zarzuelo estas formo de muziko teatra aŭ muzika teatro aperinta en Hispanio, kaj kiu enhavas kaj partojn instrumentajn, partojn voĉajn (solooj, duetoj, korusoj...) kaj partojn parolatajn. La nomo devenas de la Palaco de la Zarzuelo, nomo de la ĉasdomo proksima al Madrido kie oni instaligis teatron kiu gastigis la unuajn ludojn de tiu ĝenro.

Kovrilpaĝo de la eldono de Doña Francisquita

Fakte temas pri speciala muzika formo kiu disvolviĝis komence de la 17a jarcento kiel pli populara formo de opero. Inter la ĉefaj komponistoj ene de ĉi tiu ĝenro troviĝis Francisco Asenjo Barbieri, Ruperto Chapí, Federico Chueca kaj Tomás Bretón.

Ĉar ĝi estis populara ĉefe fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento, ĝi iĝis populara ankaŭ en Kubo (Gonzalo Roig) kaj Filipinoj, dekomence kolonioj de la Hispana Imperio.

Zarzuelistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti