Silvia PINAL (Guaymas, Sonora, 12a de Septembro 1931) estas meksika aktorino, entreprenisto, politikisto kaj produktoro.[1][2] Oni konsideras ŝin unu de la plej gravaj aktorinoj de kino en Meksiko pro ŝia partopreno en filmoj kiel El inocente (1956), Viridiana (1961), El ángel exterminador (1962) kaj Simón del desierto (1965).[3][4]​ Ŝi ekaktoris en 1949 estante 17-jarulino per malgranda rolo en la filmo Bamba.[5]

Silvia Pinal
Persona informo
Naskonomo Silvia Pinal Hidalgo
Naskiĝo 16-an de septembro 1931 (1931-09-16) (92-jaraĝa)
en Guaymas
Lingvoj meksika hispana lingvo • hispana
Ŝtataneco Meksiko
Alma mater El Colegio de México
Familio
Edz(in)o Gustavo Alatriste • Rafael Banquells • Enrique Guzmán • Tulio Hernández Gómez
Infanoj Sylvia Pasquel • Alejandra Guzmán • Viridiana Alatriste
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmproduktoro • teatra produktoro • televida produktoro • politikisto
vdr

Ŝi estis nomumita pioniro de la teatro de muzikkomedio,[6]​ kaj de televido en Meksiko.[7]​ Krom aktorino, ŝi iĝis ankaŭ entreprenisto, produktoro kaj eĉ eniris en politiko okupante kelkajn publikajn postenojn en Meksiko.[8]

Biografio redakti

Ŝia patrino gravediĝis estante nur 15-jarulino, la biologia patro ne agnoskis ŝin kaj konis ŝin nur estanta 11-jaraĝa. La patrino edziĝis al Luis G. Pinal, du dek jarojn pli aĝa, kiu ja agnoskis Silvia. La familio loĝis en diversaj urboj de Meksiko kiel Querétaro, Acapulco, Monterrey, Chilpancingo, Cuernavaca kaj Puebla, kaj finfine establis sin en Meksikurbo. Post diversaj studoj kaj laboroj, ŝi klopodis karieri en opero, sed malsukceso tiukadre kondukis ŝin al aktorado, unue en teatro, sed tuj ricevis malgravan rolon en la filmo Bamba (1949), protagonizita de Carmen Montejo kaj reĝisorita de Miguel Contreras Torres, kaj poste en Escuela para casadas, de Miguel Zacarías.

Ekkariero redakti

Silvia laboris por la unua fojo kun la populara aktoro kaj kantisto Pedro Infante en La mujer que yo perdí (1949). Samjare kun Gloria Marín, Ernesto Alonso kaj Katy Jurado en Mujer de medianoche, de Víctor Urruchúa. Cantinflas, elektis Pinal kiel kunstelulino en El portero (1950), de Miguel M. Delgado. Sed ŝia unua firma paŝo al la populareco estis ŝia interveno en la komedio El rey del barrio (1950), en kiu ŝi formis komedian paron kun Germán Valdés "Tin-Tan", reĝisorita de Gilberto Martínez Solares. Pinal kaj Tin Tán kunaktoris por dua fojo en La marca del zorrillo (1950). Aliaj malgrandaj sed kun-stelaj roloj estis kun David Silva en El amor no es ciego (1950), kun Marga López kaj Fernando Soler en Azahares para tu boda (1950); kun Mapy Cortés en Recién casados... no molestar (1950); kun Niní Marshall kaj Joaquín Pardavé en Una gallega baila mambo (1950); kun Elsa Aguirre en La estatua de carne (1951); denove kun Fernando Soler en Por ellas aunque mal paguen, kaj denove kun Meche Barba kaj Fernando Fernández en Cuando los hijos pecan (1952).

Pinal ricevis sian unuan gravan rekonon, nome unua Premio Ariel kiel kunstela aktorino, pru la filmo Un rincón cerca del cielo (1952) reĝisorita de Rogelio A. González, enkiu ŝi denove aktoris kun Pedro Infante. En 1952 ŝi aktoris kun Joaquín Pardavé, Fernando Fernández kaj Antonio Aguilar en la komedioj Doña Mariquita de mi corazón kaj El casto Susano. Ŝi aperis ankaŭ en malgranda rolo en la filmo Si mi vida, protagonizita de Lilia Michel kaj Rafael Baledón kaj poste kun "Tin Tan" en Me traes de un ala (1952).

Karierfamo redakti

En 1953, Silvia atingis en la studioj FILMEX, de Gregorio Wallerstein, siajn unuajn stelajn rolojn en Reventa de esclavas (1953), kun Antonio Aguilar kaj Yo soy muy macho (1953), kun Miguel Torruco. Samjare ŝi debutis per muzika rolo en Mis tres viudas alegres, reĝisorite de Fernando Cortés kun Lilia del Valle kaj Amalia Aguilar. Tiu sukceso kondukis la tri aktorinojn al protagonistado samjare en la komedio Las cariñosas. Samjare, ŝi aktoris kun Libertad Lamarque en Si volvieras a mí. En 1954, Pinal aktoris en Hijas casaderas, kun Carlos López Moctezuma kaj La vida tiene tres días, kun Carlos Navarro.

Pinal finfine sukcesis en 1954, per Un extraño en la escalera, de Tulio Demicheli, kun Arturo de Córdova. De Córdova tamen volis alian pli belan aktorinon kiel kunstelulino, ekzemple la itala Gina Lollobrigida aŭ la kubana Rosa Carmina, ĉar malfidis de Pinal kiel tro juna.[9] Pro tio Silvia ŝanĝis sian figuron por elstarigi sian seksallogon, kaj tiel De Córdova aprobis ŝin. Ankaŭ Alberto Gout profitis la histronian talenton de Silvia en La sospechosa (1954), kun Miguel Torrúco kaj Carmen Montejo. En 1955, Pinal partoprenis en Historia de un abrigo de mink, epizoda filmo kiun Pinal kunprotagonistas kun María Elena Marqués, Columba Domínguez kaj Irasema Dilián. Samjare, ŝi aktoris por Luis Spota en Amor en cuatro tiempos, kun Jorge Mistral. Por Tito Davison, Pinal filmis Cabo de Hornos (1955), denove kun Jorge Mistral. Samjare, ŝi aktoris en El vendedor de muñecas, kun Pedro López Lagar. Pinal laboris denove kun Pedro Infante, jam kiel kunstelulino, en fama komedio El inocente (1956), reĝisorita de Rogelio A. González.

En 1956, Pinal filmis kun Tulio Demicheli Locura pasional, kiu havigos al ŝi sian unuan premion Ariel al la plej bonkvalita aktorino, kaj La adúltera (1956), kun Ana Luisa Peluffo. Samjare, Pinal protagonistis Una cita de amor (1956), por unua kaj nura fojo por reĝisoro Emilio Fernández. En 1957, Pinal ricevis la duan premion Ariel pro La dulce enemiga, reĝisorita de Tito Davison. En 1957 ŝi laboris kun la kubano Rafael Bertrand kaj Prudencia Grifell en Mi desconocida esposa. Samjare, ŝi aktoris kun Emilio Tuero en la komedio Viva el amor. Poste por Demicheli, Préstame tu cuerpo (1957), kun Manolo Fábregas; Dios no lo quiera (1958), kun Raúl Ramírez; Una golfa (1958), kun Jorge Martínez de Hoyos kaj Desnúdate Lucrecia (1958), kun Gustavo Rojo. En 1958, denove kun Arturo de Córdova en El hombre que me gusta.

 
Pinal kun Elke Sommer en Uomini e Nobiluomini (1959).

Ŝia unua laboro en Eŭropo estis kunproduktaĵo hispan-meksika Las locuras de Bárbara (1958), reĝisorita de Demicheli kaj protagonizita kun Rubén Rojo. Por Demicheli Silvia protagonistis en Hispanio la muzikalon Charleston, kun Alberto Closas. Poste Silvia estis invitita labori en Italio por Uomini e Nobiluomini (1959), kun Vittorio de Sica kaj Elke Sommer. Por José María Forqué, Silvia protagonistis en Hispanio adapton de la teatraĵo Maribel y la extraña familia (1960), kun Adolfo Marsillach. En 1961 Silvia protagonistis en Hispanio la muzikalon Adiós, Mimí Pompom, kun Fernando Fernán Gómez.

Kun Buñuel redakti

 
Pinal en Viridiana (1961).

Viridiana (1961) estis sendube ŝia plej fama filmo kunprotagonizita de Francisco Rabal kaj Fernando Rey por la fama reĝisoro Luis Buñuel. La filmo ricevis la plej altan premion de la Festivalo de Cannes, nome la Ora Palmo, "ex aequo" (kunpremiitaj) kun la franca filmo Une aussi longue absence (Tiom longa foresto), reĝisorita de Henri Colpi. Tuje, la gazeto de la Vatikano nome L'Osservatore Romano akre kritikis la «malpion kaj blasfemon» de la verko.[10] La hispana funkciulo de Kinematografio, kiu estis ricevinta la premion, estis elpostenigita kaj la filmo estis malpermesita en Hispanio dum la frankisma diktaturo kaj en Italio. Fakte la frankisma cenzuro ordonis la detruon de la rulaĵo, sed Silvia Pinal sukcesis fuĝi al Meksiko portanta ekzempleron, kaj tiel savis ĝin. En Hispanio, la filmo estis publikigita nur deksep jarojn post la filmado, kiam okazis la Hispana Transiro al demokratio.

Ŝia dua filmo kun Buñuel estis El ángel exterminador (1962), iom superrealisma, kiun en 2004 la New York Times agnoskis kiel inter la plej bonkvalitaj filmoj.​[11]

La tria kaj lasta filmo kun Buñuel estis Simón del desierto (1964). La filmo estis planita origine kiel epizoda filmo. Pinal kaj Gustavo Alatriste kontaktis Federico Fellini por reĝisori duan epizodon, sed Fellini akceptis nur kondiĉe de protagonistado fare de sia edzino, Giulietta Masina. Poste oni kontaktis Jules Dassin, kiu same akceptis nur kondiĉe de protagonistado fare de sia edzino, Melina Mercouri. Ankaŭ Pinal malakceptis. Ŝi sugestis ankaŭ Vittorio de Sica kaj Orson Welles​,[12] sed la projekto estis finigita nur de Buñuel.[13]​ En la filmo Pinal faras la unuan nudaĵon de sia kariero, io ankoraŭ malofte en la meksika kino kaj ankoraŭ la unua nudaĵo de la kino de Buñuel.[14]

Poste redakti

Inter aliaj laboroj, Pinal aperis ankaŭ en franc-ital-meksika produktaĵo Los cañones de San Sebastián, kun Anthony Quinn kaj Charles Bronson. En 1967 Pinal filmis Shark, kun Burt Reynolds, reĝisorita de Samuel Fuller. Dum la 1970-aj jaroj ŝi plue filmis, kaj post kaj dum interveno en aliaj aferoj, ŝi ankoraŭ aperis en filmoj eĉ en la 21-a jarcento. En teatro ŝi ekkarieris en la 1950-aj jaroj kaj floris ĉefe en la 1970-aj jaroj kiam ŝi jam agadis kiel enpreprenisto. Fine de la jarcento ŝi eĉ aĉetis teatrojn por produkti siajn proprajn spektaklojn. Ŝi partoprenis ankaŭ en televido, politiko (Revolucia Institucia Partio) ktp.

Notoj redakti

  1. TIM, Televisa. «Silvia Pinal cumple 90 años plena y más feliz que nunca: "No me preocupa tener un año más”». Las Estrellas TV. Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  2. «Silvia Pinal, una actriz de "mil 190 años" que parece de 90». El Universal. 14a de Septembro 2020. Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  3. Encuadres. «Silvia Pinal, la diva de oro del cine mexicano». encuadres.com.mx. Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  4. López, Adolfo (20a de Februaro 2020). «Silvia Pinal, la musa de Luis Buñuel, en "El Sol de México".». Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  5. Huerta Ortiz, César (27a de Majo 2019). «Silvia Pinal, de niña estúpida a diva». El Universal. Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  6. «Silvia Pinal, pionera del Teatro Musical, en "El Mundo".». 12a de Septembro 2016. Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  7. Serdio, Andrea (8a de Majo 2020). «La historia de Silvia Pinal, en "Milenio".». Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  8. Hernández, Karen (5a de Aprilo 2019). «Así fue la polémica carrera política de Silvia Pinal, en "Nueva Mujer".». Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  9. Terán, Luis (1997). «Silvia Pinal, la adorable seductora». SOMOS "Silvia Pinal, esa rubia debilidad": 13.
  10. "El éxito de una película prohibida" En Centro Virtual Cervantes CVC. Luis Buñuel, Konsultita la 25an de Junio 2021.
  11. The Film Critics of The New York Times (2004). «The Best 1,000 Movies Ever Made». The New York Times (en angla). Arkivita el la originalo la 22an de Majo 2010.
  12. Terán, Luis (1997). «Silvia Pinal, la adorable seductora». SOMOS "Silvia Pinal, esa rubia debilidad": 22.
  13. Entrevista a Silvia Pinal: Simón del desierto En Jutubo
  14. García Riera (1996), p. 108

Bibliografio redakti

  • María Eugenia de la Rosa, Protagonistas del cambio: mujeres mexicanas de éxito, Colección Espejo de México, Planeta Mexicana, 1994, ISBN 968-406-484-5, 9789684064843
  • Gabriel Careaga, Sociedad y teatro moderno en México, Joaquín Mortiz, 1994, ISBN 968-27-0618-1, 9789682706189
  • García Riera, Emilio (1996). El cine de Silvia Pinal. México: Universidad de Guadalajara (CIEC), Patronato de la Muestra de Cine Mexicano en Guadalajara, A. C. e Instituto Mexicano de Cinematografía (IMCINE). ISBN 968-895-714-3
  • Varios (1997). Silvia Pinal, esa rubia debilidad. En SOMOS. México: Editorial Televisa, S. A. de C. V.
  • Rafael Aviña, Cinémas d'Amérique latine: 1999, Presses Univ. du Mirail, 1999, ISBN 2-85816-447-9, 9782858164479
  • Agrasánchez Jr., Rogelio (2001) Bellezas del Cine Mexicano / Beauties of the Mexican Cinema, México, ed. Archivo fílmico Agrasánchez, ISBN 968-5077-11-8
  • Pinal, Silvia (2015) Esta soy yo, México, ed. Porrúa, ISBN 9786070921087