Burton Leon REYNOLDS Jr. (11a de Februaro, 1936 – 6a de Septembro, 2018) estis usona aktoro, konsiderata seksosimbolo kaj ikono de la usona popola kulturo de la 1970-aj jaroj.[1][2]

Burt Reynolds
Persona informo
Burt Reynolds
Naskonomo Burton Leon Reynolds, Jr.
Naskiĝo 11-an de februaro 1936 (1936-02-11)
en Lansing
Morto 6-an de septembro 2018 (2018-09-06) (82-jaraĝa)
en Jupiter
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Florida Ŝtata Universitato
Palm Beach Lakes Community High School (en) Traduki
Neighborhood Playhouse School of the Theatre (en) Traduki
Palm Beach State College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Burton Milo Reynolds, Sr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Loni Anderson (en) Traduki (1988–1994)
Judy Carne (en) Traduki (1963–1965) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Dinah Shore (en) Traduki (1971–1975)
Sally Field (1976–1980) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro
filmproduktoro
filmreĝisoro
scenaristo
kantisto
usonpiedpilkisto
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1959–2018 vd
Verkado
Verkoj Deliverance ❦
The Longest Yard ❦
Smokey and the Bandit ❦
The Cannonball Run ❦
Boogie Nights vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reynolds famiĝis en televidserioj kiel Gunsmoke (1962–1965), Hawk (1966) kaj Dan August (1970–1971). Kvankam Reynolds havis ĉefajn roloj en filmoj kiaj Navajo Joe (1966) kaj 100 Rifles (1969), lia elrompa rolo estis Lewis Medlock en Deliverance (1972). Reynolds ludis la ĉefrolon – ofte aminda fripono – en nombraj sinsekvaj sukcesoj se temas pri biletvendado, kiel ĉe White Lightning (1973), The Longest Yard (1974), Smokey and the Bandit (1977) (kiu ekestis sesjaran regadon en biletvendado), Semi-Tough (1977), The End (1978), Hooper (1978), Starting Over (1979), Smokey and the Bandit II (1980), The Cannonball Run (1981), Sharky's Machine (1981), The Best Little Whorehouse in Texas (1982), kaj Cannonball Run II (1984), kelkaj el kiuj estis reĝisoritaj de li mem.[3][4] Li estis nomumita dufoje por la premio Ora Globo por la Plej Bonkvalita Aktoro.

Reynolds estis voĉdonita kiel unuanumera stelulo se temas pri biletvendado en la mondo el 1978 ĝis 1982 en la ĉiujara sondenketo nome Top Ten Money Making Stars Poll, rekordon kiun li havas kun Bing Crosby. Post kelkaj malsukcesoj en biletvendado, Reynolds revenis al televido, kaj stelulis en situacia komedio Evening Shade (1990–1994), kio havigis al li premiojn Ora Globo kaj Primetime Emmy por Elstara Ĉefaktoro en Komedia Serio. Lia ludado kiel saĝa pornografiisto Jack Horner en la filmo de Paul Thomas Anderson nome Boogie Nights (1997) havigis al li novan atenton fare de kritikistoj, kaj alian premion Ora Globo (por Plej Bonkvalita Duaranga Aktoro en Filmo), kun nomumoj al Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Duaranga Aktoro kaj premion BAFTA por la Plej Bonkvalita Duaranga Aktoro.[5]

Verkoj

redakti
  1. Lartey, Jamiles, "Burt Reynolds: Hollywood pays tribute to 'a true American icon'", The Guardian, 2018-09-07. (en-GB)
  2. Byrne, Wayne, "The Book of Burt Reynolds: uncovering a screen icon", 2019-09-30. (angle)
  3. Legends of Action: Burt Reynolds (February 11, 2019). Alirita 2020-05-03.
  4. Guides, Rough. (2010-08-02) The Rough Guide to Cult Movies (angle). Rough Guides UK. ISBN 978-1-4053-8538-1.
  5. . Burt Reynolds says he 'hated' Paul Thomas Anderson (2015-12-03). Alirita 2017-03-19.

Bibliografio

redakti