Malfermi la ĉefan menuon

Sally Margaret Field (naskiĝinta la 6-an de novembro 1946) estas usona aktorino kaj reĝisorino. Ŝi estas konata ĉefe pro siaj filmaj roloj en Smokey and the Bandit (1977), Norma Rae (1979), Places in the Heart (1984), Murphy's Romance (1985), Steel Magnolias (1989), Mrs. Doubtfire (1993), Forrest Gump (1994), kaj Lincoln (2012).

Field ekkarieris en la 1960-aj jaroj en situaciaj komedioj nome Gidget (1965–66) kaj The Flying Nun (1967–70). Ŝi ricevis kaj estis nomumita por nombraj premioj, kiaj la Oskar-premio al plej bona aktorino, la Premio Ora Globo kaj la Premio al la plej bona aktorino ĉe la Festivalo de Cannes pro la ludado de Norma Rae Webster en Norma Rae (1979), same kiel la Oskaro kaj la Ora Globo pro la ludado de Edna Spalding en Places in the Heart (1984). Ŝi ricevis tri Premiojn Emmy: pro sia rolo en TV filmo Sybil (1976); ŝia rolo en ER (2000); kaj ŝia rolo kiel Nora Holden Walker en la serio de ABC nome Brothers & Sisters (2006–11).

Eksteraj ligilojRedakti