Guaymas
Guaymas estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Guaymas, kiu estas tre grava havenurbo en Sonora. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26029.
Guaymas | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Sonora | ||
Poŝtkodo | 85400–85513 | ||
Kodo laŭ INEGI | 26 029 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | César Lizárraga Hernandéz (2012-14) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 134 153 | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 55′ N, 110° 54′ U (mapo)27.916666666667-110.9Koordinatoj: 27° 55′ N, 110° 54′ U (mapo) | ||
Alto | 10 m | ||
Areo | 7 488,1 km² (748 810 ha) | ||
Horzono | UTC -7 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guaymas Municipality [+] | |||
Norde la komunumo limas al La Colorada, sude al San Ignacio Río Muerto, oriente al la komunumoj Suaqui Grande, Cajeme kaj Bácum, nordokcidente kun Hermosillo kaj sudokcidente al la Kalifornia Golfo kaj la komunumo de Empalme. Guaymas estas unu de la plej grandaj komunumoj de Sonora. Kun ĝiaj ĉ. 12208 kvadratkilometroj ĝi reprezentas ĉ. 6,58% de la surfaco de la tuta subŝtato Sonora. La ĉefaj loĝlokoj krom la ĉefurbo estas Vícam (Switch), Pótam, Las Guásimas, Ortiz, San Carlos kaj San José Santa Clara.
Geografio
redaktiLa komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 149299 loĝantojn. El tiuj estis 74740 viroj kaj 74559 virinoj. La komunumo havas surfacon de 7488,1 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.
Klimato
redaktiEn la komunumo jare falas averaĝe 232 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C.
Sociogeografio
redaktiEn la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 87773 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 83412 scipovis legi kaj skribi kaj 4271 personoj estis analfabetoj. Do 4,87 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 115351 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 9,620 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 8,34 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
redakti- Guaymas Arkivigite je 2007-04-01 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)