Viridiana estas hispan-meksika filmo de 1961 reĝisorita de Luis Buñuel, kun la ludoj de Silvia Pinal, Francisco Rabal, Margarita Lozano kaj Fernando Rey, en la ĉefaj roloj. La filmagado estas bazita sur la romano "Halma", de Benito Pérez Galdós, kaj estis planita kiel pluigo de la filmo "Nazarín" (1959), ankaŭ reĝisorita de Buñuel.[1][2]

Viridiana
filmo
Originala titolo Viridiana
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1961
Ĝenro komedia dramo, komedia filmo, filma dramo
Kameraado José F. Aguayo
Reĝisoro(j) Luis Buñuel
Produktisto(j) Gustavo Alatriste
Scenaro Luis Buñuel • Benito Pérez Galdós • Julio Alejandro
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Ludwig van Beethoven
Rolantoj Silvia Pinal • Francisco Rabal • Fernando Rey • Margarita Lozano • Lola Gaos • José Calvo • José Manuel Martín • Victoria Zinny • Teresa Rabal • Claudio Brook • María Isbert • Rosita Yarza • Sergio Mendizábal
Honorigoj Ora Palmo
IMDb
vdr

Polemiko redakti

Temis pri kunproduktoraĵo de Uninci kaj Films 59 kiel hispanaj produktoroj kaj Gustavo Alatriste kiel meksika profuktoro. Tamen la administraciaj reprezalioj fare de la hispana registaro post la premiero de la filmo en la Festivalo de Cannes okazigis, ke la filmo estis ekspluatita internacie nur de la meksika parto, kio rezultis en longa jura kaj ekonomia konflikto inter la produktoraj kompanioj.

La filmo ricevis la plej altan premion de la Festivalo de Cannes, nome la Ora Palmo, "ex aequo" (kunpremiitaj) kun la franca filmo Une aussi longue absence (Tiom longa foresto), reĝisorita de Henri Colpi. Tuje, la gazeto de la Vatikano nome L'Osservatore Romano akre kritikis la «malpion kaj blasfemon» de la verko.[3] La hispana funkciulo de Kinematografio, kiu estis ricevinta la premion, estis elpostenigita kaj la filmo estis malpermesita en Hispanio dum la frankisma diktaturo kaj en Italio. Fakte la frankisma cenzuro ordonis la detruon de la rulaĵo, sed Silvia Pinal sukcesis fuĝi al Meksiko portanta ekzempleron, kaj tiel savis ĝin. En Hispanio, la filmo estis publikigita nur deksep jarojn post la filmado, kiam okazis la Hispana Transiro al demokratio.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La monaĥiniĝonta Viridiana (Silvia Pinal) eliris el konvento por viziti sian onklon kiu estis paginta ŝian edukadon, nome don Jaime (Fernando Rey). Dum tiu vizito, don Jaime, impresita de la simileco inter Viridiana kaj sia mortinta edzino, endormigis ŝin kaj klopodis perforti ŝin, sed finfine li ne kuraĝis. Poste, li klopodis reteni ŝin kiam ŝi intencas reveni al la monaĥinejo; li mensogis dirante, ke ŝi jam ne povas reveni tien, ĉar li estis perfortinta ŝin dumdorme. Tio definitive malproksimigis Viridiana disde ŝia onklo, kiu, post ŝia foriro, memmortigis sin. Viridiana, kiu sentas sin kulpulo pro la morto de sia onklo, rezignis el monaĥiniĝo kaj restis en la bieno por praktiki karitaton, invitante grupon de almozuloj, kelkaj el kiuj finfine atakos kaj rabados ŝin. La alveno de Jorge (Francisco Rabal), natura ekstergeedza filo de don Jaime, ŝanĝos definitive la destinon de la junulino. Ankaŭ la rolo de la servistino Ramona ludas grave en la disvolvigo de la rilatoj inter la roluloj.

En unu el la scenoj plej komentitaj kaj memorata, la almozuloj profitas la foreston de la posedantoj por organizi diboĉeman festenon post kiu ili faras "fotografion" en kiu ili pozas kiel Jesuo kaj la dekdu apostoloj en la pentraĵo de La Lasta Vespermanĝo de Leonardo da Vinci, bildo kaj momento kiu estas konsiderata sankta fare de katolikoj, kaj tio certe ludis gravan rolon en la menciita polemiko.

Notoj redakti

  1. Slipo de la filmo en Internet Movie Database.
  2. Teksto de la romano Halma.. Arkivita el la originalo je 2021-06-25. Alirita 2021-06-25.
  3. "El éxito de una película prohibida" En Centro Virtual Cervantes CVC. Luis Buñuel, Konsultita la 25an de Junio 2021.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti