Guillermo del Toro

Guillermo del Toro Gómez [giĜERmo] (Gvadalaharo, Jalisco; 9a de oktobro 1964) estas meksika reĝisoro, scenaristo, produktoro kaj romanisto, kiu ricevis la Premion Goya kaj kelkajn fojojn per la Premio Ariel. En 2018 li ricevis la premion Ora Globo kiel la Plej Bonkvalita Reĝisoro pro sia filmo La forma del agua (The Shape of Water, La formo de l'akvo). Unu monaton poste li ricevis ankaŭ Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Reĝisoro kaj al la Plej Bonkvalita Filmo en la 90a okazo pro la sama filmo.

Guillermo del Toro
Oskar-premiito
Persona informo
Guillermo del Toro
Naskiĝo 9-an de oktobro 1964 (1964-10-09) (59-jaraĝa)
en Gvadalaharo
Religio agnostikismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Los-AnĝelesoGvadalaharoToronto vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo • romanisto • filmproduktoro • filmaktoro • televida aktoro • televida produktoro • visagiste • ŝminkisto • reĝisoro vd
Aktiva dum 1985– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekfilmis en Meksikurbo estante nur adoleskulo, kiam studis en la Instituto de Sciencoj, en la urbo Gvadalaharo. Post dek jaroj en dezajno de ŝminkado kaj maskado, formis sian propran kompanjon, nome Necropia, antaŭ iĝi la produktoro de sia unua filmo estante 21-jaraĝa. Li estis kunfondinto de la kinfestivalo Festival Internacional de Cine en Guadalajara kaj kreis la produktorkompanion Tequila Gang.

Guillermo del Toro estas kinisto kiu reĝisoris ampleksan varion de filmoj, el adaptoj de bildoliteraturo (kiel Hellboy kaj Blade II), ĝis filmoj de teroro kaj historia fantasto, du el kiuj enhavas agadon kiu okazas en Hispanio en la epoko de la Hispana Enlanda Milito kaj la periodo tuj posta, dum la diktatoreco de la generalo Francisco Franco. Tiuj filmoj, nome El espinazo del diablo kaj El laberinto del fauno kunhavas ankaŭ similajn trajtojn: protagonistoj (infanoj) kaj temoj (kiel la rilato inter teroro kaj fantazio kaj vivo subpreme de faŝisma aŭ diktatora reĝimo).

Filmoj redakti

 
Guillermo del Toro
subskribante aŭtografon de Blade II.
Jaro Titolo Listigita kiel
Reĝisoro Scenaristo Produktoro Plenuma produktoro Notoj
1985 Doña Herlinda y su hijo Jes
1986 Doña Lupe Jes Jes Jes Kurto
1987 Geometría Jes Jes Jes Cortometraje
1993 Cronos Jes Jes
1997 Mimic Jes Jes
1998 Un embrujo Jes
2001 El espinazo del diablo Jes Jes Jes
2002 Asesino en serio Jes
Blade II Jes
2004 Crónicas Jes
Hellboy Jes Jes
2006 Hellboy animated: Sword of storms Produktoro. Animea televida filmo.
El laberinto del fauno Jes Jes Jes
2007 Hellboy animated: Blood and iron Produktoro. Animea televida filmo.
El orfanato Jes
Hellboy animated: Iron shoes Produktoro. Animea kurto.
2008 While she was out Jes
Rudo y Cursi Jes
Cosas insignificantes Jes
Hellboy II: The golden army Jes Jes
2009 Rabia Jes
Splice Jes
2010 Megamind Kreiva konsilisto.
Biutiful Jes
Los ojos de Julia Jes
2011 Kung fu panda 2 Kreiva konsilisto.
Don't be afraid ot the dark Jes Jes
Puss in Boots Jes Voĉo de la Komandanto
2012 Rise of the guardians Jes
The hobbit: An unexpected journey Jes
The captured bird Jes Kurto
2013 The hobbit: The desolation of Smaug Jes
Mamá Jes
Pacific rim Jes Jes Jes
2014 The hobbit: The battle of the five armies Jes
The book of life Jes
Dinner Kreiva konsilisto. Kurto.
2015 Crimson Peak Jes Jes Jes
La delgada línea amarilla Jes
2016 Kung fu panda 3 Jes
2017 The Shape of Water Jes Jes Jes
2018 Pacific Rim: Uprising Jes
2019 Historias de miedo para contar en la oscuridad Jes Jes
2020 The Witches Jes Jes
2021 Pinocho[1] Jes Jes Jes Kunverkita kun Patrick McHale
TBA El callejón de las almas perdidas Jes Jes Jes

Notoj redakti