Roma (filmo)
Roma estas kunproduktita (Meksiko-Usono) nigra-blanka filmo el la jaro 2018, verkita, filmita kaj reĝisorita de Alfonso Cuarón. La filmo rikoltis multajn premiojn inter alie la plej prestiĝan Premion Golden Globes kaj la Oskar-premion por la plej bonkvalita ne-anglalingva filmo (2019). La uzado de nigra-blanka filmado tre bone kongruas kun la intenco montri vivon de epoko preskaŭ duonjarcente pasinta rigardate el la aktualo de la filmofarado kaj kun la konstanta fokuso en la filmo al la arta fotografio.
Roma | |
---|---|
Originala titolo | Roma |
Originala lingvo | hispana lingvo, Miŝteka lingvaro |
Kina aperdato | 30 aŭg. 2018 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Alfonso Cuarón |
Reĝisoro(j) | Alfonso Cuarón |
Produktisto(j) | Alfonso Cuarón · Gabriela Rodriguez |
Scenaro | Alfonso Cuarón |
Ĉefrolantoj | Yalitza Aparicio · Marina de Tavira |
Produkto | Participant Media · Esperanto Filmoj · Netflix |
IMDb | |
RakontoRedakti
La filmo sekvas junan, miŝtekan domservistino (Cleo) en mezklasa familio en Meksikurbo dum la 1970-aj jaroj. Ŝi kaj la kolegino, same indiĝena, zorgas pri ĉiu laboro en la domo, dum la familio vivas laŭ tre burĝeca vivostilo. La vera amo de la servistino por la filoj de siaj mastroj kontrastas kun la malmulta amo interne de la geedza paro, kiu fakte disiĝas dum la historio. Alia kontrasto estas la honesta konduto de la servistinoj kun la masklisma fikonduto de iliaj fianĉoj; fakte Cleo gravediĝas, sed la fianĉo malakceptas ajnan respondecon. Ĉio komplikiĝas dum reala okazaĵo (10a de junio 1971) kiam eksterjura ekstremdekstra trupo masakras kontraŭ studenta manifestacio. Lasta epizodo montras la korpurecon de la servistino.
Rolularo kaj geaktoraroRedakti
- Marina de Tavira kiel Sinjorino Sofia
- Marco Graf kiel Pepe
- Yalitza Aparicio kiel Cleo
- Daniela Demesa kiel Sofi
- Enoc Leaño kiel Politikisto
FonoRedakti
La titolo Roma mencias la oran periodon de la itala kinematografio, la novrealismon de la majstroj Rossellini (Roma città aperta, 1945) kaj De Sica, kiuj portretis 'ordinarajn homojn'. Sed la nomo estas antaŭ ĉio la kvartalo Roma de Meksikurbo, nome la areo kie Cuarón pasis sian junaĝon[1].
ProduktadoRedakti
La 8-an de septembro 2016, Alfonso Cuarón anoncis sian plej novan projekton pri meksika familio en la 1970-aj jaroj[2].
Kiam neatendite forfalis Emmanuel "Chivo" Lubezki, la kameraisto, Cuarón decidis mem okupiĝi pri la filmado por la unua fojo[3].
Esperanto FilmojRedakti
La produktado de la filmo komenciĝis en la aŭtuno de 2016[4] por la produktentrepreno Esperanto Filmoj [5].
Prezentado en kinejojRedakti
Roma estis por la unua fojo montrita la 30-an de aŭgusto 2018 dum la Venecia Kinfestivalo[6].
Ekstera ligiloRedakti
Vidu ankaŭRedakti
NotoRedakti
Tiu ĉi estas parta traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedia paĝo je la 4-a de novembro 2019.
ReferencojRedakti
- ↑ Volkskrant, 5a de decembro 2018
- ↑ angleAlfonso Cuaron Sets Mexican Family Drama as Next Film, Variety.com, 8a de septembro 2016
- ↑ angleAlfonso Cuarón Talks ‘Roma’: Why the Oscar Winner Partnered With Netflix and Became His Own Cinematographer (Exclusive), IndieWire, 25a de julio 2018
- ↑ Kroll, Justin, "Alfonso Cuarón Sets Mexican Family Drama as Next Film",Variety, Penske Business Media, 8a de septembro 2016, konsultita la 7an de januaro 2019.
- ↑ Interview van Sam Green met Alfonso Cuarón waarom zijn productiehuis 'Esperanto Filmoj' heet, An interview with director Alfonso Cuarón (angle), 'Por qué la productora de "Gravity" se llama "Esperanto Filmoj" (hispane), 17a de januaro 2013.
- ↑ angleVenice Film Festival 2018 Lineup Revealed: ‘Roma,’ ‘Suspiria,’ ‘The Favourite,’ Coen Brothers’ ‘Buster Scruggs,’ and More, IndieWire, 25a de julio 2018