La miŝteka (memnomigo (tu'un savi, [tuʔũ saβi] laŭvorte "lingvo de la pluvo", hispane: mixteco) estas post la naŭatla kaj la jukatana maja lingvo, la tria plej grava indiĝena lingvo de Meksiko, parolata de 480 000 personoj en la meksikaj subŝtatoj Oaxaca, Puebla, Guerrero kaj Chiapas. La miŝteka estas parolata de la miŝtekoj, antaŭe unu el mezamerikaj civilizacioj. Ekde 2003 ĝi estas oficiala lingvo en Meksiko[1].

Miŝteka lingvaro
lingva familio
Otomi-mangea lingvaro • Mixtecan
Parolantoj 550 000
Skribo latina alfabeto, Mixtec writing
Lingvaj kodoj
  Glottolog mixt1427
Angla nomo Mixtec
Franca nomo langues mixtèques
vdr
La miŝteka lingvo kaj najbaraj lingvoj en Oaxaca

Ĝi apartenas al grupo de parencaj lingvoj, parolataj de la miŝtekoj. Kune kun la lingvoj Cuicateco, Triqui kaj Amuzgo, ĝi apartenas al branĉo de la orientaj mangeaj lingvoj kiuj siavice apartenas al la otomi-mangea lingvaro (kune kun la lingvoj otomía, ĉinanteka, popoloka [ankaŭ konata kiel ngiwa], tlapaneka kaj la zapoteka).

Ĉirkaŭ 450 000 homoj, precipe en la ŝtatoj de Oaxaca kaj Guerrero parolas la miŝtekan lingvon. Pro la geografia dissplitiĝo de la lingva regiono ekzistas tre malsamaj regionaj variantoj. SIL Internacia subdividas la meŝtikan en pli ol 30 unuopajn lingvojn. La Nacia Instituto por Indiĝenaj Lingvoj (Instituto Nacional de Lenguas Indígenas, INALI) parolas pri 81 regionaj variantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

Tiu ĉi estas traduko de la samtema artikolo Mixteeks en la afrikansa vikipedio, listo de aŭtoroj kaj Mixtekisch en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj

Referencoj redakti

  1. (es) "México: Lenguas indígenas nacionales", (PDF). 2012, Instituto Nacional de Lenguas Indígenas, alirite la 4-an de januaro 2020.