La otomioj (memnomigo Hñähñu) estas indiĝena etno en Meksiko. La otomioj de la Mezquital-valo (Valle de Mezquital) parolas la variaĵon nHa:nHu kaj la otomioj sude de Querétaro la variaĵon nHa:nHo, kune proksimume 300 000 homoj (el ili 5 ĝis 6 procentoj estas unulingvaj), la plej multaj en la federaciaj ŝtatoj Hidalgo (Valle de Mezquital), Estado de México, Puebla, Querétaro, Tlaxcala, Michoacán kaj Veracruz. Kvankam la otomia lingvo apartenas al la plej multe parolataj indiĝenaj lingvoj en Meksiko, ĝi estas (kiel multaj lingvoj en Meksiko) altgrade en danĝero, ĉar nur malmultaj infanoj lernas ĝin.

Otomioj
Regionoj kie vivas otomioj en la hodiaŭa Meksiko.
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
otomia
vdr
Arrieros acazulco

La otomioj estis najbaroj de la meŝikoj (aztekoj, en tiu nomo originas "Meksiko") kaj estis rigardataj kiel kuraĝaj militistoj. Otomiajn militistojn kaj la aztekoj kaj ties malamikoj, la tlaŝkaltekoj dungis kiel soldsoldatojn. Estas raportite, ke la taŝkaltekoj unue sendis otomiojn en la batalojn kontraŭ la hispanaj konkistadoroj (hispane: conquistadores) kaj nur post ties malvenko faris sian kontrakton kun la hispanoj.

Otomia lingvo redakti

La otomia lingvo apartenas kun la lingvoj de la jonazoj (Chichimeca Jonaz), ĉiĉimekoj, mazahuoj, pameoj, viltekoj und matlacinkoj al la oto-pame-lingvoj, kiuj siavice apartenas al la otomi-mangea lingvaro (kune kun la lingvoj de la amuzgoj, ĉinantekoj, miŝtekoj, popolokoj, tlapanekoj kaj zapotekoj).

La otomioj el la Valo de Mezquital parolas la varianton nHa: nHu kaj la otomíoj sude de Querétaro la varianton nHa: nHo, kune ĉirkaŭ 300 000 homoj (el ili ĉirkaŭ 5 ĝis 6 procentoj unulingvaj), plej multaj en la ŝtato de Hidalgo (Valo de Mezquital), Meksiko, Puebla, Querétaro, Tlaxcala, Michoacán kaj Veracruz . Kvankam la otomia lingvo estas unu el la plej vaste parolataj indiĝenaj lingvoj en Meksiko, ĝi estas (same kiel multaj lingvoj en Meksiko) forte endanĝerita, ĉar ĝin lernas nur kelkaj infanoj.

En la jaro 1995 estis entute 327 319 parolantoj de otomiaj lingvoj en la tuta Meksika Respubliko[1].

Literaturo redakti

  • (angla) Haleigh Zillges:The Genetic History Of The Otomi In The Central Mexican Valley, Anthropology Senior Theses. Paper 133
  • (hispana) Jacques Galinier, La mitad del mundo : cuerpo y cosmos en los rituales otomies / Ochoa, Angela, trad. ; Silva, Haydée, trad. ; Lopez Austin, Alfredo, prefaco. Mexico : Universidad Nacional Autonoma de Mexico : Centro de Estudios Mexicanos y Centroamericanos : Instituto Nacional Indigenista, 1990, 746 p.

Referencoj redakti

  1. (es) Comisión Nacional para el Desarrollo de los Pueblos Indígenas de México, 2000

Vidu ankaŭ redakti

  • (en) Otomio en Encyclopædia Britannica

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉiuj ligiloj en la hispana

  • "Nacia meksika himno en la otomía", video produktita en la otomia komunumo de Ixtenco, Tlaxcala. Tradukita atente de la otomia historiisto Mateo Kasisto, kaj kantata de liaj nepinoj.

Fonto redakti

Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la artikolo Otomí en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.