Nacia Instituto de Antropologio kaj Historio

La Nacia Instituto de Antropologio kaj Historio (hispane Instituto Nacional de Antropología e Historia, akronime INAH) estas dependaĵo de la federacia registaro de Meksiko. Ĝi estis fondita la 3an de Februaro 1939[1] pro decido de la prezidento Lázaro Cárdenas del Río cele al atingo ke la institucio dediĉu sin al la esplorado, konservado, protektado kaj disvastigo de la arkeologia, antropologia kaj historia heredo de Meksiko. Ties kreado ludis ŝlosilan rolon por la konservado de la kultura heredo de Meksiko kaj de la mondo.

Nacia Instituto de Antropologio kaj Historio
registara organizaĵo
Komenco 1939 vd
Geografia situo 19° 24′ 28″ N, 99° 10′ 5″ U (mapo)19.407777777778-99.168055555556Koordinatoj: 19° 24′ 28″ N, 99° 10′ 5″ U (mapo)
Lando(j) Meksiko vd
Situo Meksikurbo
Nacia Instituto de Antropologio kaj Historio (México)
Nacia Instituto de Antropologio kaj Historio (México)
DEC
Nacia Instituto de Antropologio kaj Historio
Nacia Instituto de Antropologio kaj Historio
Lokigo de México en Meksiko
Map
Nacia Instituto de Antropologio kaj Historio
Agareo

antropologio
historio
arkeologio
lingvoscienco

Filioj National School of Conservation, Restoration and Museography • National School of Anthropology and History • School of Anthropology and History of Northern Mexico vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La INAH esras responsa de ĉirkaŭ 110 000 historiaj monumentoj, konstruitaj inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj (la kultura heredo datita el la 20-a jarcento estas zorgita de la Instituto Nacional de Bellas Artes), kaj de 29 mil arkeologiaj kuŝejoj malkovritaj ĝis nun en la tutlanda teritorio. De tiu enorma kvanto, nur 180 lokoj estas malfermitaj al la publiko.

Korespondas al tiu registara ento ankaŭ la superrigardon kaj la administradon de ĉirkaŭ cent muzeoj. Tiuj estas tra la tutlanda teritorio kaj estas kategoriigitaj laŭ ties etendo, la kvalito de la materialoj ekspoziciitaj, la geografia loko kaj la nombro de vizitantoj. De tiuj muzeoj, eble la plej konata estas la Nacia Muzeo de Antropologio de Meksikurbo, kiu estas hejmo de ampleksa kolekto de antaŭhispanaj objektoj kaj materialo etnografia de la tuta lando.

Notoj redakti

  1. INAH (2a de Februaro 2009). «INAH, 70 años de su fundación». Arkivigite je 2021-08-26 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.