Pistilo kaj pistujo

Pistilo kaj pistujo estas ilo por pecetigi aŭ pulvorigi plantojn, semojn, salon ktp.

Tipaj pistilo kaj pistujo.
La plej grandaj pistilo kaj pistujo de la mondo[1] estas en Macael, Andaluzio, Hispanio, kaj estis farita el blanka, griza kaj flava marmoroj, nome la tri tipoj de marmoro karakteraj de la montetaro de Macael.

La pistujo estas bovloforma, kutime sufiĉe peza ujo el metalo, ŝtono, porcelano, ligno ktp. La pistilo estas plej ofte sammateriala bastoneto per kiu oni frapas aŭ prempuŝas la pistotan materialon.

La eno de la pistujo estas glata.

En farmacio oni uzas pistilon kaj pistujon ekzemple por pisti drogojn kun volatilaj oleoj. La stokorganoj estas tiel detruataj kaj la oleo liberigata.

Historio

redakti

Pistiloj kaj pistujoj ekzistis jam en prahistoria epoko, kiam oni uzis ilin por pecetigi planterojn aŭ substancojn, ekzemple por krei farbojn.

La plej malnovaj ĝis nun trovitaj pistiloj kaj pistujoj devenas el Wadi Kubbaniya en Egiptio.

Fotaro

redakti
  1. Focuspiedra (eld.). «Instalación del mortero más grande del mundo». Konsultita la 8an de februaro 2020.

Bibliografio

redakti
  • Edmund Launert: Der Mörser. Geschichte und Erscheinungsbild eines Apothekengerätes. Materialien, Formen, Typen. (pistilo kaj pistujo. Historio kaj formo de apoteka ilo) Munkeno: Callwey, 1990. 216 p. ISBN 3-7667-0985-2
  • B. Dubbe: Die Mörsersammlung Ernst Genz. 1000 Mörser aus 10 Jahrhunderten. (la kolekto de pistiloj kaj pistujoj de Ernst Genz. 1000 pistiloj kaj pistujoj el 10 jarcentoj.) Berg am Starnberger See, 1994. 382 p.
  • Dirk A. Koning: Bronzemörser (bronzaj pistiloj kaj pistujoj), Frankfurto ĉe Majno 1975

Vidu ankaŭ

redakti