Meksika Golfo

(Alidirektita el Meksika golfo)

La Golfo de MeksikoMeksika Golfo (hispane Golfo de México, angle Gulf of Mexico) estas golfo de Atlantiko plejparte ĉirkaŭata de Usono, Meksiko kaj Kubo. Ĝi longas preskaŭ 2 000 km orient-okcidente kaj larĝas 1 000 km sud-norde. Ĝia areo estas proksimume 1 600 000 km².

Meksika Golfo
Golf von Mexiko NASA World Wind Globe.jpg

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj25° 0′ 0″ N, 90° 0′ 0″ U (mapo)25-90Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 90° 0′ 0″ U (mapo)

Maksimuma akvoprofundo4 375 m
Areo1 550 000 km² (155 000 000 ha)

Meksika Golfo
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Gulf of Mexico [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Meksika Golfo

La buŝon de la golfo formas la duoninsuloj Florido (nord-oriente) kaj Jukatano (sude). Meze en tiu buŝo situas Kubo kaj dividas la buŝon al la Florida Markolo kaj la Jukatana Markolo.

La suda triono de la golfo situas en la tropika zono (la Tropiko de Kankro preterpasas norde de Kubo). La varma Golfofluo iras de tiu zono trans Atlantikon kaj mildigas la klimaton de Eŭropo.

En la golfon fluas kelkaj riveroj, kies plej signifaj estas Misisipo kaj Rio Grande del Norte.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti