Marcellin Berthelot
franca kemiisto, eseisto, historiisto de sciencoj kaj politikisto (1827 - 1907)
Pierre Eugène Marcellin BERTHELOT (n. en Parizo la 25-an de oktobro 1827 - m. samloke la 18-an de marto 1907), estis franca kemiisto, eseisto, historiisto de sciencoj kaj politikisto.
Marcellin Berthelot | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pierre Eugène Marcellin Berthelot |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1827 en Parizo |
Morto | 18-an de marto 1907 (79-jara) en Parizo |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Panteono de Parizo |
Lingvoj | Esperanto • franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Liceo Henri-IV • Scienca Fakultato de Parizo |
Familio | |
Patro | Jacques-Martin Berthelot |
Edz(in)o | Sophie Berthelot |
Infanoj | Philippe Berthelot • André Berthelot • René Berthelot • Daniel Berthelot |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • pedagogo • politikisto • esperantisto • profesoro • fizikisto |
Li estis ministro de publika instruado (1886-1887) kaj ministro de eksterlandaj aferoj (1895-1896). Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.
Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.
Vidu ankaŭRedakti
Trovu « Marcellin Berthelot » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |