Guarino da Verona

Guarino Veronese (1374-1460) (naskiĝis en Verono, en la decembro 1374 - mortis en Ferrara, en la 14-a de decembro 1460) estis itala humanisto de la 15-a jarcento. Li pioniris en la studado de la greka lingvo dum la unuaj tempoj de la Renesanco, lingvo kiun li lernis gvidita de Manuelo Krizolora (1355-1415)[1] dum kvin jaroj.

Guarino de Verono
(1374-1460)
humanista italicus
humanista italicus
Persona informo
Naskiĝo decembro 1374
en Verono, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 14-a de decembro 1460
en Ferrara, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj italalatina [#]
Alma mater Universitato de Ferrara
Familio
Infanoj Battista Guarino [#]
Profesio
Okupo poeto • filozofotradukisto • humanisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo humanismo • translations from Greek [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li estis lernanto de Johano de Raveno, en Padovo. En 1429, li lasis tiun urbon pro la pesto, kaj Niccolò Niccoli (1365-1437)[2] lin invitis kiel mentoro de sia filo Leonello d'Este (1407-1441)[3] en Ferrara. En oktobro 1442, li fondis lernejon, kiu estis parto de la Universitato de Ferrara.

Inter Guarino kaj Poggio Bracciolini okazis polemiko pri la komparaj meritoj inter Julio Cezaro kaj Skipio Afrika. En 1435, Poggio, per letero al Scipione Mainenti[4], laŭdegas la meritojn de Skipio Afrika, la venkinto de Hanibal Barka. Guarino reciprokis per letero al Leonelo d'Este, sekvita de nova letero de Poggio - ĉifoje adresita al Francesco Barbaro titolita Defensio de praestentia Cesaris et Scipionis.

Guarino, kiel klerulo, eltradukis sennombrajn verkojn el la greka kaj latina lingvoj, ĉefe de Plutarko kaj preskaŭ ĉiuj verkoj de Strabono.

VerkojRedakti

 
Verkoj, leteroj kaj korespondaĵoj" eldonitaj en 1915

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj