Niccolò Niccoli (1364-1437), estis itala humanisto kies kolekto de manuskriptoj estis la bazo de la Laŭrenca Biblioteko de Florenco.

Niccolò Niccoli
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1364 (1364-11-30)
en Florenco
Morto 3-an de februaro 1437 (1437-02-03) (72-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Okupo
Okupo verkisto • filologo • bibliotekisto
vdr

Biiografio redakti

Li naskiĝis kaj mortis en Florenco, kaj estis unu de la ĉefaj figuroj de la etoso de saĝuloj ĉirkaŭ la patroneco de Kosimo de Mediĉo. La ĉefaj servoj de Niccoli al la klasika literaturo estis kopiado kaj kolektado de antikvaj manuskriptoj. Li ankaŭ korektis tekstojn, enkondukis ĉapitrajn dividojn kaj faris enhavtabelojn.

Pri la uzado de la greka lingvo li ricevis helpon de Ambrogio Traversari. Multaj el la plej valoraj manuskriptoj en la Laŭrenca Biblioteko estis skribitaj de lia mano, inter kiuj tiuj de Lukrecio kaj de dek du komedioj de Plaŭto. La serĉado de antikvaj manuskriptoj estis tiama ofta tasko farita de saĝuloj kiel Poggio Bracciolini.

La privata biblioteko de Niccoli estis superita laŭ kvalito kaj kvanto nur per tiu de Cosme de Médici, kiu estis la unua biblioteko publika en Florenco kaj la plej granda de tiama Eŭropo. Niccoli posedis ankaŭ malgrandan sed valoran kolekton de antikvaj artaĵoj, moneroj kaj medaloj. Li konsideris sin senerara kritikisto kaj ege polemikis ekzemple kontraŭ Francesco Filelfo, Guarino da Verona kaj ĉefe Ambrogio Traversari.

Pro manko en latina verkado, li scipovis nek skribi nek paroli latine; lia nura propra verko estis mallonga teksto en itala pri la "latina ortografio", kiu estis retirita de la cirkulado estinte akre atakita de Guarino. Tamen lia famo kiel stilisto en latina lingvo estis ampleksa, kaj multaj aŭtoroj sendis al li siajn korektindajn manuskriptojn antaŭ publikigo. Leonardo Bruni nomis lin la "cenzuristo de la latina lingvo".[1]​ Li estas konsiderata ankaŭ la inventisto de la kursiva skribmaniero, konata nuntempe ofte kiel ItalicaCancelleresca.

Referencoj redakti

  1. Durant, Will (1953). The Renaissance. The Story of Civilization 5. New York: Simon and Schuster. p. 81.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Niccolò Niccoli en la hispana Vikipedio.