Gwangjin-gu
urbodistrikto de Seulo
Kŭanĝin aŭ Gwangjin estas unu el la sume 25 urbodistriktoj, koree nomataj -gu (en koreaj karaktroj 구, per ĉina skribo 區) de Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio. Per koreaj karaktroj la distrikto skribiĝas 광진구 kaj per ĉina skribo 廣津區. Laŭ la censo de 2010, en la urbodistrikto vivis 368 021 loĝantoj sur areo de 23,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 385 loĝantoj/km².
Kŭanĝin-ku / Gwangjin-gu | |||
---|---|---|---|
distrikto de Seulo vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Sud-Koreio | ||
Urbo | Seulo | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 368 021 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 15 385 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 32′ N, 127° 5′ O (mapo)37.537908127.082086Koordinatoj: 37° 32′ N, 127° 5′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 23,92 km² (2 392 ha) [+] | ||
Situo de Kŭanĝin en Seulo | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gwangjin-gu, Seoul [+] | |||
La areo situas ĉe la norda bordo de la rivero Han, vidalvide de la urbodistrikto Yeongdeungpo-gu sude de la rivero, en la orienta parto de la urbego.