Rivero Han

rivero en Sud-Koreio

La rivero Han, koree 한강, Han-gang, "Han-rivero", kiu kun fonta rivero longas 497 kilometrojn, estas la kvara plej longa rivero sur la Korea Duoninsulo kaj la dua plej longa en Sud-Koreio.

Han
Seoul-Han.River.at.night-01.jpg
Bazaj informoj
Situo Sud-Koreio
Longeco 497 km
Fluo
Kunfluo de Bukhan River (en) kaj Namhangang
- Koordinatoj Blue 0080ff pog.svg 37° 31′ 36″ N, 127° 18′ 38″ O (mapo)37.526666666667127.31055555556
Enfluejo en la Flavan Maron
- Alteco 0 m
- Koordinatoj Blue pog.svg 37° 45′ 0″ N, 126° 11′ 0″ O (mapo)37.75126.18333333333
Geografio
Han
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La norda brako (Buk-Han-gang, norda rivero Han), kiu estas 325 kilometrojn longa, fontas en Nord-Koreio proksime de la monto Kŭmgang, la suda brako (Nam-Han-gang, suda rivero Han, 394 kilometrojn longa) en la Geumdaesan-Montoj en la provinco Gangŭon/Kangŭon de Sud-Koreio. Post kuniĝo ĉe Jangsuri/Yangsuri (35 kilometrojn de Seulo), la Han-gang fluas en ondanta formo de litero W tra la sudkorea ĉefurbo, tiam fluas nordokcidenten kie ĝi formas la limon kun Nord-Koreio, kaj fine enfluas en la Flavan Maron.