Universitato Yonsei

universitato ĉe Seulo, Sud-Koreio

Universitato Yonsei (koree 연세대학교 (延世大學校)) estas privata esploruniversitato, situanta en la urboj Seulo, Wonju, kaj Songdo, en Sud-Koreio. Fondita en 1885, ĝi estas unu el la plej malnovaj universitatoj en tiu lando. Ĝi estas parto de la "SKY" universitatoj, historia akronimo uzata en Sud-Koreio por rilati al la Nacia Universitato de Seulo, Korea Universitato kaj Yonsei, kiuj estas la tri plej prestiĝaj en tiu lando.

Universitato Yonsei
privata universitato • esplorada universitato • akademia eldonejo
moto Cognoscetis Veritatem et Veritas Liberabit Vos
(Johano 8:32)

진리가 너희를 자유케 하리라
La vero liberigos vin

Informoj
fondodato 1885
fondinto(j) Horace Grant Underwood • Horace Newton Allen vd
Situo
Geografia situo 37° 33′ 37″ N, 126° 56′ 13″ O (mapo)37.560277777778126.93694444444Koordinatoj: 37° 33′ 37″ N, 126° 56′ 13″ O (mapo)
lando Koreio
urbo Seulo
Nombroj
nombro de studentoj 27 245 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
• Korean Council for University Education
• KESLI Consortium vd
filioj
• Yonsei University Health System
• The Institute for Educational Research vd
Universitato Yonsei (Suda Koreio)
Universitato Yonsei (Suda Koreio)
DEC
Universitato Yonsei
Universitato Yonsei
Universitato Yonsei (Seulo)
Universitato Yonsei (Seulo)
DEC
Universitato Yonsei
Universitato Yonsei
Map
Universitato Yonsei
vdr

En 2013 la universitato havis 38,725 studentojn: 26,731 studento kaj 11,994 diplomiĝinto [1].

Ĝi estis formale establita en 1957, tra la unio de kolegio Yonhi (연희전문학교; 延禧專門學校) kaj Severance Union Medical College (세브란스 의과란스 의과란스 의과란스 의과문학교匀지專門學校; ). La nomo de la universitato estas derivita de la unuaj silaboj de ĝiaj du gepatraj institucioj; "Yon" (연;延), de Yonhi College, kaj "Sei" (세;世) de Severance Union Medical College.

La universitato ofertas kursojn pri ekonomio, komerco kaj medicinaj specialaĵoj. Severance Hospitalo daŭre estas la medicina centro de la universitato [2].

Rangigoj redakti

En 2019, Universitato Yonsei estis rangita 5-a en la QS World University Rankings de la plej bonaj universitatoj en Sud-Koreio. Ĝi estas 21-a en Azio kaj 85-a tutmonde. En 2016, laŭ la QS World University Rankings, Universitato Yonsei estis entute rangita 105-a, 24-a por Socia Politiko kaj Administrado, 12-a por modernaj lingvoj, kaj 51-100-a por ekonomiko.

Ĝi estis rangigita 104-a tutmonde kaj dua en Sud-Koreio fare de la Centro por Mondaj Universitato-Rankingoj en 2017, kaj en 2018, la Akademia Rangotabelo de Mondaj Universitatoj vicigis la universitato 20-a en la Azio/Pacifika regiono kaj 3-a en Sud-Koreio. Yonsei estis vicigita 96-a en la mondo laŭ SCI-artikolo publikigita en 2007.

Kampuso redakti

La kampuso de Yonsei en Seulo konsistas el la Sinchon- kampuso kaj la internacia kampuso en Songdo, Inĉon [3]. Komence en 2011, La universitato adoptis Residential College (RC) Programon ĉe la Yonsei International Campus (YIC). La plej multaj el la unuajaraj studentoj de Yonsei devas vivi en dormejo sur la internacia kampuso kaj kompletigi la RC-programojn dum unu jaro. Post tio ili translokiĝas al la Sinchon-kampuso en Seulo por kompletigi sian edukon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti