Japana-korea aneksa traktato

La Japana-korea aneksa traktato estis subskribita la 22-an de aŭgusto, 1910 fare de la reprezentantoj de la Korea kaj Japana Imperia registaro. Ĝi estis proklamita publike la 29-an de aŭgusto, oficiale komencante periodon de japana regado en Koreio. La traktato havis ok artiklojn, el kiu la unua estis: "Lia Moŝto Imperiestro de Koreio faras kompletan kaj konstantan rezignon pri ĉiuj rajtoj de suvereneco de tuta Koreio, favore al lia Moŝto, al la Japana Imperiesto."

La subskribita traktato.

La imperiestro de Koreio (Sunjong) rifuzis subskribon de la traktato, ĝin signis ĉefministro Lee Wan-Yong de Korio kaj rezidenta generalo Terauchi Masatake.

Traktato de 1965 pri bazaj rilatoj inter Koreio kaj Japanio deklaris, ke ĉiu traktato antaŭ la 23-a de aŭgusto estas nevalida. Pro tio multaj japanoj pensas, ke la traktato estis valida ĝis 1965, kiun interpreton rifuzas kompreneble la koreoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti