Ŝakolimpiko

ĉiudujara ŝaka konkurso

La Ŝakolimpiko estas dujara ŝakturniro en kiu teamoj de malsamaj landoj el la mondo konkuras. FIDE organizas la turniron kaj elektas la gastigantan landon.[1]

35-a Ŝakolimpiko, Bled 2002

La uzo de la nomo "Ŝakolimpiko" por la teamkonkurso de FIDE havas historian originon kaj implicas neniun ligon al Olimpikoj.

Naskiĝo de la Olimpiko redakti

La unua Olimpiko estis neoficiala. Por la Olimpikoj (1924) provo estis farita por inkludi ŝakon en Olimpikoj sed tio malsukcesis pro problemoj difini inter amatoroj kaj profesiaj ludantoj. Ĝi okazis dum la 1924 Somerolimpikoj okazitaj en Parizo, la unua neoficiala Ŝakolimpiko ankaŭ okazis en Parizo.

FIDE organizis la unuan Oficialan Olimpikon en 1927, kiu okazis en Londono. La Olimpikoj estis foje okazigitaj ĉiujare kaj je neregulaj intervaloj ĝis la Dua Mondmilito; ekde 1950 ili okazis regule po du jaroj.

Kresko de Ŝakolimpikoj
 
En la 1a Ŝakolimpiko partoprenis 16 landoj
 
En la 41a Ŝakolimpiko (2014) partoprenis 172 landoj

Referencoj redakti

  1. Historio de FIDE (angle). Alirita 2020-06-03.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti